En
la pasintaj tagoj eksterlandaj Falungong-istoj minacis Sino-sateliton
kaj la china publiko montris grandan indignon kaj fortan riprochon
kontrau tio.
De
la 23-a ghis la 30-a de junio Sino-satelito servanta al la tuta
Chinio estis kontinue minacata de kontrauleghaj TV-signaloj de Falungong-istoj
kaj pro tio 9 kanaloj de la Centra TV-stacio de Chinio kaj 10 provincaj
TV-kanaloj estis grave jhamitaj. Rezulte de tio iuj kamparaj regionoj
kaj landlimaj montregionoj ne povis normale ghui TV-programon.
La
Radio-administracio de la Ministerio de Informadika Industrio diris,
ke tio estis farita de eksterlanda hereza Falungong manipulata de
Li Hongzhi. La serioza kontraulegha aktivado jhami la chinajn radio-
kaj TV-elsendojn malobservis koncernajn internaciajn paktojn kaj
principajn regulojn pri civila telekomunikado, nacia sekureco kaj
popolaj interesoj.
La
diversrondaj personoj de Chinio forte riprochas Li Hongzhi kaj liajn
krimagojn. Ili opinias, ke faktoj plene montris, ke la hereza Falungong
estas komuna malamiko de la homa socio, ghi kauzis gravan malutilon
al la socia sekureco kaj popolaj interesoj, informadika sekureco
de la mondo kaj homa civilizacio.
Revenu
|