|  
                   
              Super 
              la loko (110กใ5'E) che la ekvatoro flugas granda china telekomunika 
              satelito kun 38 transsendiloj. Chiutage ghi transsendas al la chinaj 
              rigardantoj signalojn de TV, meteorologio kaj telekomuniko. Tamen 
              en la 23-30-a de junio ghi estis atakata de kontrauleghaj signaloj. 
               
                Oni 
              konfirmis, ke tio estis farita de la herezo Falungong ekster Chinio, 
              manipulata kaj gvidata de Li Hongzhi. Per kontrauleghaj TV-signaloj 
              ghi atakis la transsendilojn de la satelito kaj perturbis iliajn 
              signalojn. Pro tio 9 programoj de la China Centra TV-stacio kaj 
              programoj de 10 provinc-nivelaj TV-stacioj estis grave atakitaj 
              kaj kamparanoj de multaj lokoj de Chinio ne povis normale rigardi 
              TV-elsendon. 
               
                Je 
              la 19-a horo de la 23-a de junio, Sino-satelito akurate elsendis 
              la signalojn de la programo Novajho de la China Centra TV-stacio 
              al la TV-rigardantoj kaj tiam dejhoranto Shen Hong de la satelit-programa 
              regadejo kontrolis la elsendan kvaliton. 
               
                Post 
              7 sekundoj Shen Hong trovis, ke subite nigrighis la ekrano de iuj 
              kontrolaj aparatoj. Shi tuj informis tion al terstacio en Yungang 
              sub la Kosmonautika Scienc-teknologia Kompanio (Grupo), respondeca 
              pri la elsendo. 
               
                En 
              la sama momento ankau Zhen Yaqing, dejhoranto de la radi- kaj TV-kontrolejo 
              sub la China Ghenerala Administracio de Radio kaj Televido, rimarkis 
              la saman problemon. 
               
                Unue 
              sur la TV-kontrola muro (ekrano) nigrighis che la 9-a kanalo de 
              la Centra TV-stacio. 
               
                Je 
              19-a horo, 8 mn. kaj 40 sek. sur la ekrano aperis bildo pri la herezo 
              Falungong, kiu dauris 4-5 sekundojn. 
               
                Post 
              46 sekundoj sur la rugha fono aperis ideogramoj kun la signifo Falungong, 
              kiuj dauris 27 sekundojn. Shi do senprokraste konigis Yungang-terstacion 
              de la Scienc-teknologia Kompanio (Grupo). 
               
                Unu 
              el la taskoj de Yungang-terstacio estas transsendi kamparajn programojn 
              de la Centra TV-stacio pere de la transsendiloj 2-A kaj 3-A kaj 
              transsendi satelitajn programojn de Yunnan-a kaj aliaj 9 TV-stacioj. 
               
               
                 Je 
              la 19-a horo de la sama tago dejhoranto Sui Xiangdong rimarkis, 
              ke la transsendilo 2-A de Sino-satelito estas jhamita de nekonataj 
              signaloj kaj la kontrola ekrano plene nigrighis. Post ekzameno li 
              trovis, ke la 9-a kanalo de la Centra TV-stacio, al kiu rilatas 
              la transsendilo 2-A de la Sino-Satelito, estis jhamita de nekonataj 
              signaloj, tre similaj al la normalaj signaloj de la Centra TV-stacio 
              en la frekvencaj trajtoj. Oni faris senprokrastan ekzamenon. La 
              ekzameno montris, ke estas normalaj ne nur la signaloj de la Centra 
              TV-stacio, sed ankau la donitajhoj de la frekvenc-spektra instrumento. 
               
                Je 
              la 19-a horo kaj 8 minutoj por nuligi la jhamajn signalojn, la dejhorantoj 
              dufoje alprenis teknikajn rimedojn. Kvankam ili forigis la bildojn 
              pri la herezo Falungong, tamen la jhamaj signaloj daure ekzistis, 
              tial oni ne povis normale rigardi la elsendon. 
               
                Je 
              la 19-a kaj 32 minutoj malaperis la jhamaj signaloj kaj Sino-satelito 
              denove faris normalan elsendon per 2-A. 
               
                Je 
              la oka horo kaj 3 minutoj de la 24-a de junio refoje aperis kontrauleghaj 
              signaloj de Falungong. Koncernaj departementoj tuj alprenis urghajn 
              rimedojn kontrau ili kaj je la 19-a horo kaj 53 minutoj la elsendo 
              renormalighis. 
               
                Je 
              la oka horo de la sama vespero Falungong-istoj komencis ataki la 
              transsendilon 3-A por damaghi la elsendojn de 10 provincaj TV-stacioj 
              direktitajn al la china kamparo kaj ankau la transsendilojn 2-A 
              kaj 3-A alterne ghis la unua horo kaj 30 minutoj de la sekvanta 
              tago. 
               
                En 
              la 26-30-a de junio la herezo Falungong daure atakis transsendilojn 
              de Sino-satelito. 
               
                La 
              Administra Centro de Abonantoj de Radio kaj TV-stacioj diris, ke 
              antaue chiutage ghi ricevis konsultan telefonajhon malpli ol 100 
              fojojn, sed en tiu tempo 500 fojojn por plendi, ke ili ne povas 
              ghui TV-programon. 
               
                Por 
              ke la loghantoj de la chinaj kamparo kaj landlimaj regionoj povu 
              klare rigardi kaj audi la radio- kaj TV-elsendon, en 1998 la shtato 
              komencis efektivigi TV-projekton en chiuj vilaghoj. Chi-foje la 
              kontrauleghaj Falungong-istoj atakis ghuste la transsendilojn, destinitajn 
              por la 9-a kanalo de la Centra TV-stacio kaj 10 provincaj TV-stacioj, 
              kaj pro tio ili serioze malhelpis la TV-elsendon de la chinaj kamparo 
              kaj landlimaj regionoj. 
               
                 Nun 
              en pluraj lokoj de Chinio okazis serioza inundo. Pro malhelpo fare 
              de Falungong-istoj kamparanoj de landlimaj regionoj ne povis ghustatempe 
              ricevi la veteran prognozon, kio serioze malutilis al la kontrauinunda 
              batalo. Oficisto de Shaanxi-provinco diris, ke ili estas tre okupataj 
              de kontrauinunda laboro, tial la vetera prognozo estas gravega por 
              ili. Falungong-istoj intence subfosis la elsendon de vetera prognozo 
              kaj grave endangherigis la homajn vivon kaj richajhojn. 
               
                Respondeculo 
              de la Asocio de Satelitaj Abonantoj de Chinio diris, ke la homa 
              socio jam eniris en la informadikan epokon kaj la satelita telekomuniko 
              estas grava por intershango de la internacia socio. Lau regulo de 
              internacia telekomunikado chiuj frekvencoj de la satelitaj elsendiloj 
              kaj teknikaj donitajhoj estas publikaj. Falungong-istoj malobservis 
              internacian pakton kaj regulojn de civila telekomunikado, shtelis 
              la leghajn frekvencojn kaj aliajn teknikajn donitajhojn kaj faris 
              serioze kontrauleghajn aktivadojn. Tio estas sama, kiel ago de shtelito, 
              kiu shtelis la shlosilon kaj per ghi malfermis la pordon por shtelado. 
              Se tiu krimo ne estas efike haltigita, do la tuta internacia satelita 
              informadiko renkontos katastrofon. 
               
                La 
              ghenerala direktoro de la Sino-satelita Kompanio diris, ke la herezo 
              Falungong per teknikaj rimedoj atencis la publikajn interesojn, 
              kauzis ne nur ekonomian damaghon al la satelita kompanio kaj vasta 
              abonantaro, sed ankau gravan perturbon al la internacia satelita 
              telekomuniko. Sino-satelito portas meteorajn kaj telekomunikajn 
              informojn, kaj se ili estos damaghitaj, tio certe portos gravan 
              malutilon al sekureco de la vivo kaj richajhoj de la tuta popolo 
              kaj al la normala irado de la nacia ekonomio. 
               
                Fakuloj 
              konstatis post ekzameno, ke Falungong-istoj ja uzis la frekvencajn 
              kaj teknikajn referencajhojn speciale uzatajn de la china radio- 
              kaj TV-programoj kaj elsendis la samajn TV-signalojn kaj per tio 
              jhamis nian elsendon. Estas malofta tiel longatempa kaj grandarea 
              jhamado al la chinaj TV-elsendo ne nur en Chinio, sed ankau eksterlande. 
            Revenu 
              
             |