La 
              23-30-an de junio Sino-satelito, servanta al la tuta Chinio, estis 
              atakata de kontrauleghaj TV-signaloj de Falungong kaj la programoj 
              de la Centra TV-stacio de Chinio kaj 10 provinc-nivelaj stacioj 
              estis serioze jhamitaj. Pro tio Falungong estis riprochata de la 
              tutmonda opinio. 
             
                Sun 
              Yulong, kamparano de Gansu-provinco, diris: "Je la 7-a horo, 
              vespere de la 23-a de junio, mi rigardis TV-programon kelkajn minutojn 
              kaj subite malaperis ghiaj bildoj sur la ekrano kaj aperis tiuj 
              pri Falungong. En tiu momento mi kutime rigardis veteran prognozon 
              kaj kamparajn novajhojn. Li Hongzhi interrompis tiujn informojn. 
              Se en la sekvanta tago pluvos, hajlos k.s., tio certe kauzos gravan 
              damaghon al niaj grenaj plantajhoj kaj brutoj, char ni ne scias 
              veter-informojn por la sekvanta tago." 
               
                Sima 
              Yunfeng, kamparano de Henan-provinco, diris: "Vespere de la 
              23-a de junio, je 10 minutoj post la 7-a horo, por rigardi la mondpokalan 
              piedpilkan konkurson, mi premis butonon de la 5-a kanalo kaj rimarkis, 
              ke sur ekrano aperis bildoj pri Falungong, kiuj okupis nian amuzan 
              horon." 
               
                Xu 
              Fuhai, respondeculo de Radio- kaj TV-buroo de Gansu-provinco, diris: 
              "La popolo tre shatas TV-programon. En la tagoj, kiam kamparanoj 
              estas tre okupataj de somera rikolto, Falungong intence damaghis 
              TV-elsendon, kio multe malutilis al nia agrikultura produktado kaj 
              kultura vivo." 
               
                Falungong 
              atakis Sino-sateliton. Tio montris, ke ghi intence malobservis la 
              internacian pakton pri telekomunikado kaj audace provokis la modernan 
              civilizacion, mondan ordon kaj homajn moralojn. Chen Ruming, konstanta 
              komitatano de la China Telekomunika Asocio, diris, ke se oni tolerus 
              la aktivadon de Falungong, tio estus katastrofo por la monda satelita 
              telekomunikado kaj la homa civilizacio. 
               
                 Zhang 
              Chu, profesoro de la Pekina Poshta kaj Telekomunika Universitato, 
              diris, ke la atako fare de Falungong el eksterlande estas severa 
              malobservo de la internacia pakto kaj krimago farita per nova teknologio 
              en la nova situacio, kio estas netolerebla de la moderna konstitucia 
              socio. 
               
                Min 
              Changning, chefingheniero de la Limigita Kompanio de Sino-satelito, 
              diris, ke Sino-satelito servas al la tuta Chinio. Interrompo de 
              ghiaj signaloj kauzos seriozan malutilon al la rigardantoj en ricevo 
              de gravaj informoj. La satelito estas taskita komuniki donitajhojn 
              de oleaj informoj. En dezerto la nafto-prospektoroj tenas kontakton 
              kun postfronto per satelitaj informoj. Se la satelito estas atakata 
              en horo de sabloshtorma furiozado, la nafto-prospektoroj kaj ekspluatantoj 
              falos en dangheron. 
               
                Yang 
              Guiming, supera ingheniero de la China Centra Meteorologia Stacio, 
              diris, ke nun en iuj lokoj de Chinio ofte okazas tajfuno kaj shtormo. 
              Se tiutempe la satelitaj signaloj estas jhamitaj, do interrompighos 
              la meteorologiaj signaloj kaj oni ne povos kolekti meteorologiajn 
              materialojn, sekve de tio fakuloj ne povos fari ghustan veterprognozon, 
              kio serioze malutilos al la homa vivo kaj produktado. 
               
                Informighinte 
              pri la kontraulegha atako de Falungong al Sino-satelito, diversaj 
              rondoj de Usono, Australio, Hongkong, Makao kaj Taiwan unu post 
              alia riprochas la herezon Falungong. 
               
                Prezidanto 
              de la Nov-Jorka Federacio de Chinaj Societoj Liang Guanjun diris, 
              ke damagho al satelitaj programoj estas sama kiel komputila rabokapto. 
              La nov-jorka societo de chinoj, chiuj chinaj elmigrintoj forte indignas 
              kontrau tio kaj unuvoche riprochas la herezan chefon Li Hongzhi 
              pro lia damagho al la homa vivo kaj socia sekureco. Ili ghojas pri 
              tiuj rimedoj alprenitaj de la china registaro en ghia batalo kontrau 
              Falungong. 
               
                Prezidanto 
              de la Societo de Usonaj Fujian-anoj Chen Qingquan diris, ke la aktivado 
              de Li Hongzhi montris, ke li jam rompis kun la popolo, kun la china 
              nacio, kio nature vekis indignon de la china popolo, char li malhelpis 
              la normalan vivon de la china popolo, spite la internacian pakton 
              kaj sociajn moralojn. Pro tio la tuta china popolo klare konis la 
              naturon de Li Honghzhi kaj lia herezo Falungong. 
               
                Pluraj 
              australiaj jhurnaloj en la china kaj angla lingvoj raportis pri 
              la atako de Falungong al la china satelito kaj esprimis sian abomenon 
              al Falungong. 
               
                 Direktoro 
              de la Tutgloba TV-telekomunika Kompanio de Australio diris, ke li 
              forte riprochas la krimagon de Falungong, char individuoj ne povas 
              fari tian aktivadon. Por ataki satelitajn TV-signalojn oni bezonas 
              specialajn ekipajhojn, valorajn almenau je centoj da miloj da usonaj 
              dolaroj kaj plie unu au du homoj ne povas fari tion. Li kredas, 
              ke tio certe estas zorgeme organizita kaj farita de politika organizo. 
               
                Vicdirektoro 
              de la Makaa Satelita Kompanio Hu Liang diris: "Kiel fakuloj 
              pri satelita telekomunikado, ni esprimas grandan indignon kontrau 
              Falungong, char ghi malkashe malobservis internacian pakton kaj 
              regulojn de civila telekomunikado. Ghi estas puninda, char ghi malhelpis 
              normalan rigardon de televidaj programoj." 
            Revenu 
             |