La 30-an de oktobro, proparolanto de la Oficejo de Taiwan-aj Aferoj,
diris, ke oktobre la kontrauleghaj signaloj de Falungong plurfoje
atakis Sino-sateliton kaj la atako originis de Taibei, Taiwan-provinco.
Je
10กใ0' 36" antautagmeze de la 24-a de oktobro la transsendilo
de Sino-satelito-2 estis refoje atakita de la kontrauleghaj signaloj
de herezo Falungong. De tiam ghis la 17-a horo de la 29-a de la
sama monato la transsendiloj de Sino-satelito-2 kaj 3 estis plurfoje
atakitaj de la kontrauleghaj signaloj, kio severe malhelpis la normalan
elsendon de la Centra TV- stacio kaj Eduka TV-stacio de Chinio.
Koncernaj
departementoj faris ekzamenon pri la devenloko de la jhamo kaj konstatis,
ke la jhamo originis de Taibei. La proparolanto diris, ke la Taiwan-aj
autoritatoj devas serioze serchi la originon de la jhamo kaj severe
puni la atakantojn.
La
25-an de septembro, en la gazetara konferenco Zhang Mingqing, proparolanto
de la Oficejo de Taiwan-aj Aferoj, diris, ke herezo Falungong lanchis
kontrauleghajn signalojn per aparatoj de Taiwan por ataki Sino-sateliton
kaj pri tio la Taiwan-aj autoritatoj havas neforpusheblan respondecon
tuj preni taugajn rimedojn por nuligi la fonton de la kontrauleghaj
signaloj kaj kategorie malpermesi la similajn aferojn.
Revenu
|