Unua-pagho
Kia estas Li Hongzhi
 

Kiu estas Li Hongzhi

 
 

    Li Hongzhi naskighis la 7-an de julio 1952 en Gongzhuling, Jilin-provinco, nordorienta Chinio. En 1960-1969 li lernis en elementa lernejo Zhujianglu, la 4-a Mezlernejo kaj la 48-a Mezlernejo. Post 1970 li laboris en bredejo de militaj chevaloj, en la arbara policejo de Jilin-provinco, en propaganda tachmento kiel trumpetisto kaj en hotelo kiel servisto. En 1982-1991 li laboris kiel gardisto en Grena kaj Kuirolea Kompanio de Changchun, chefurbo de Jilin-provinco.

    Li Hongzhi komencis Falungong en la komenco de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento. Kelke da jaroj antau tio li lernis ian chigong-on, kaj li miksis tion kun movoj de tajlanda danco kaj kreis la tiel nomatan "Falungong" por fraudi ekzercantojn. Poste li trovis, ke oni ne interesighis je lia "chigong-o", li do fraudis per "chigong-kuraco". Li teksis mensogojn de "Falun-darmo", establis Studon de Falun-darmo kaj nomumis sin mem estro de la Studo.

    Por trompi la amason, li mensogis pri sia naskightago kaj travivajho. Li diris: "Mi naskighis la 13-an de majo 1951 en Gongzhuling, Jilin-provinco. En la knabeco mi estis inicita de majstro Quanjue (kompleta iluminigho) de budhismo kaj kompletighis en la agho de 8 jaroj." "... kiam mi estis 12-jara, majstro Vera Homo Baji de taoismo transmisiis al mi taoisman gongfu-on." "... en 1972 taoisma majstro Zhendaozi instruis al mi taoismon" kaj "... de 1974 budhisma majstro instruis al mi memkulturan metodon ghis mia debuto". En libro kompilita de la organizo Falungong oni legas: "8-jara, Li Hongzhi akiris superan darmon kaj ekhavis magiajn kapablojn transporti kaj senmovigi objekton per spirito, superregi penson de homoj, sin malaperigi antau la publiko... Liaj kapabloj atingis ekstreme altan nivelon, li povas iluminighi je universa vero, travidi la vivon kaj antauscii la pasintecon kaj estontecon de la homaro."

    Li Hongzhi shanghis sian naskighdaton de la 7-a de julio 1952 al la 13-a de majo, falsis la daton sur la identiga karto kaj trompakiris novan identigan karton. Sed oni povas vidi la daton la 7-a de julio 1952 sur lia personkarto de lia oficejo, sur la identiga karto donita en la 31-a de decembro 1986 kaj sur la nova identiga karto donita en la 31-a de marto 1991.

    Kial Li Hongzhi shanghis sian naskighdaton? Laudire Shakjamunio naskighis en la 8-a tago de la kvara monato lau la luna kalendaro, kaj tiu tago de 1951 koincidis kun la 13-a de majo, do Li Hongzhi prenis la tagon de naskigho de Shakjamunio kiel la sian por sugesti, ke li estas "transformighinto de Shakjamunio". Li vestis sin per rekvizita vesto de Budho kaj fotis sin sidante sur lotusa soklo.

    Iuj el la konatoj de Li Hongzhi iam demandis lin, kial li falsis sian biografion, kaj li diris: "Se ne estas tiel, oni ne kredas min." 

Revenu