Unua-pagho
Kio estas Falungong
 

Mia opinio pri Falungong

de LISA CARDUCCI (Kanado

 
 

    Mi havas multe por diri pri Falungong, tamen mi ne bone ordigis mian penson. Mi parolos kun vi, kvazau ni kune manghus che tablo.

Historio pri Z kaj W

     Antau 1989, kiam mi veturis al Chinio, mi havis chinan amikon Z en Kanado. Foje, li pensis, ke li malvarmumighis, kaj diris al mi: "Kiam mi revenos hejmen, mi praktikos chigong kaj mia energio ekvilibrighos kaj mi estos en ordo." Tio estis la unua fojo en mia vivo, ke mi audis la vorton chigong, kaj mi demandis lin pli multe pri tio. Mi pensis, ke tio estas interesa, kaj ekvolis provi. Sed mia amiko avertis min, dirante, ke "chigong eble estas danghera, se vi ne havas genian instruiston por gvidi vin. " Jen kial post mia veno en Chinion mi serchis mastron, kiu havas kvalifikitan rangon. Tiun mastron ni nomas W. Li diris al mi, ke chigong ne povas fari sanan personon freneza, sed ghi eble kauzas mensan perturbon au nestabilecon, se oni praktikas ghin ne ghuste. Problemo okazis che virino en nia grupo, kiam ni cheestis lekcion. Shi subite ekridegis kaj rulighis surtere, kvazau shi estus kaptita de diablo. W sciis, kion li devas fari, kaj helpis shin hejmeniri por renormaligi shin.

    Mi praktikis tiun specon de chigong unu jaron kaj mia korpo malpezighis je kelkaj kilogramoj. Chiutage mi dormis nur 3 horojn, sed restis senlaca kaj inspirplena. Komence mi ne deziris tion, sed tio okazis.

    Poste mi chesigis mian ekzercadon, kio havas neniun rilaton kun chigong mem, char la cirkonstancoj shanghighis. Mi renkontis W du- au tri-foje. Mi trovis, ke li farighis malatentema, enfermighinta kaj stranga. Vershajne li ne estis en bona sanstato. Lia edzino demandis al ni, kial li kondutas tiel, kvazau shi tute ne ekzistus. Neniu povis respondi. Mi telefonis al W, tamen la oficejo diris, ke li eksighis. Tiel bona laboroĦ­ Certe io okazis al li. Nur kiam la vorto Falungong farighis vaste konata, mi ekmemoris, ke foje li diris al mi, ke influate de sia frato, li komencis praktiki novan specon de chigong. Falungong forportis bonan amikon, tre inteligentan homon, edzon, bonan laboriston kaj honestan civitanon.

    Dume Z veturis al Kanado kaj tie li laboris unu jaron. Li decidis peti statuson de enmigranto. Li kaj lia edzino vivis en Montrealo mizere. Post 6 jaroj li revenis Chinion por vizito. Mi renkontis lin en lia hejmloko Shandong-provinco. Li diris al mi, ke la impeta disvolvigho de Chinio mirigis lin kaj li ne volas reveni Kanadon. Lia nova plano estis, ke post kiam lia dua filino finos sian studon en Kanado (shia patrino kaj fratino laboris en Kanado en fabriko por finance subteni shian lernadon) kaj post tio lia tuta familio revenos Chinion.

    La edzino de Z lernis Falungong en Kanado. Shi diris al Z, kiel bona ghi estas, kaj li komencis ekzerci sin per Falungong en Jinan. Dum unu jaro li telefonis al mi almenau dek fojojn, por ke ankau mi faru la ekzercadon. Li donis al mi ankau nomojn kaj telefonnumerojn de pluraj Falungong-praktikantoj en Pekino. Mi estas homo scivolema kaj ghenerale mi irus propraokule rigardi, kio ghi estas. Tamen, tiumomente eble bona anghelo protektis min, ke mi havis neniun intereson pri tiu afero. Post insisto en la konverto de kelkaj fojoj, li ne plu ghenis min.

    Fine de 2000 mi vidis la nomon de Z en kanada jhurnalo, kun kiu mi kunlaboris. En Chinio li estis arestita pro praktikado de Falungong. Kun du pasportoj, china kaj kanada (tio estas kontraulegha), li estis konsiderata de la autoritatoj kiel chino. Mi pensas, ke en tio estas nenio maljusta. La kanada ambasadorejo penis liberigi lin, sed ne sukcesis. El la jhurnalo mi informighis, ke li estis arestita duafoje. La detaloj montris, ke li praktikis Falungong en publika loko kaj ghenis la publikan ordon. La duafoja aresto signifas, ke li faris tion pli ol unu fojon. Pri tio mi verkis artikolon en la semajna kolumno de la jhurnalo. Mi publikigis ghin kaj ricevis multe da retposhtajhoj kaj leteroj el Kanado kaj Italio, kiuj deziris koni plue. Mi sendis al tiuj legantoj artikolojn publikigitajn en fremdlingvaj revuoj rete kaj petis ilin legi plu sur reto. Ili estis kontentaj pri tiuj informoj kaj neniu el ili pensis, ke Falungong estas bona.

Argumentado kun praktikantoj de Falungong

     Foje en Montrealo mi renkontis kelke da chinoj, kiuj disdonis paperojn de Falungong. Mi prenis unu. La knabino, kiu disdonis la paperojn, diris dankon al mi. Mi turnis min kaj demandis: "Pro kio vi dankis min? Ne pensu, ke preninte vian propagandilon, mi certe subtenas vian grupon."

    Antau kelke da monatoj mia fratino, universitata profesoro, kopiis anoncojn aperintajn en tri universitatoj de Montrealo. Ili invitas cheesti kunvenon por diskuti pri la vera naturo de Falungong. Se oni temas nur pri malstrecha aktivado, eble Falungong estas ne malbona, sed en multaj okcidentaj landoj oni tute neglektas ghin au metas ghin en la saman kategorion, kiaj jogo, ushu, gongfu kaj taekwondo.

    En iuj librovendejoj de Kanado mi serchis librojn pri Falungong. Tri kvinonoj da librejoj tute ne sciis, kio estas Falungong. Unu demandis: "Tio estas io china, chu ne? Religio?" Mi foje demandis amikon, kiu instruas historion de religioj, kiun opinion li havas pri Falungong. Li respondis: "Ho, malfacile. Ghi estas nur malgranda sekto. Mi ankorau ne atentis ghin."

    En Toronto mi renkontis du chininojn, kiuj kun brakbendo de Falungong distribuis literaturojn. Mi demandis ilin unue en la angla lingvo kaj tuj poste en la china: "Kial vi estas chi tie? Se vi vere kredas Falungong, kial vi ne ekzercas vin per ghi hejme?" "Char ni volas, ke oni konu la veron," respondis unu el ili, dume la alia silentis. Post tio ni faris longan diskuton. Multaj homoj, kompreneble, plejparte chinoj, kolektighis chirkau ni kaj rigardis, kial fremdulo subtenas la chinan registaron. Tio impresis ilin strange, tamen ili auskultis atente. "Tio, kion mi ne shatas, estas ke vi miksas politikon kun Falungong." La virino diris, ke tion ili ne faris. "Se vi dirus al mi, ke la nomo de Jiang Zemin ne trovighas sur la paperoj, do mi kredus vin." Certe, la nomo de Jiang estas tie. Efektive ili faras politikon. La Falungong-istoj batalas kontrau la china registaro, char ilia movado estas malpermesita. Ili opinias, ke tiu decido estas nekorekta, kaj volas renversi ghin.

    La 25-an de aprilo, 1999, shi kune kun dek mil adeptoj de Falungong en "paca maniero" ghenis la publikan ordon che Zhongnanhai (sidejo de la centra registaro de Chinio), kaj post tio multaj el ili fughis el Chinio. Ja iuj, kiuj neniom koncernas Falungong kaj volas nur elmigri alilanden profitante de la shanco, estis varme bonvenigataj en iuj landoj, char tiuj landoj intencis kritiki la homajn rajtojn de Chinio, profitante de la shanco. En Usono estas multe da enmigrantoj, tiel ke la koncernaj autoritatoj volas cheesti lekcion de Falungong por distingi la verajn rifughantojn disde la falsaj.

    Mi diris al la virino: "Vi faris politikan konflikton kaj ricevis politikan respondon. Vi estas civitano de Chinio kaj chiuj civitanoj devas obei la leghojn. En Chinio la demonstracio devas esti aprobita anticipe." Shi tamen hastis: "Ni ja volas shanghi tion!" Mi aldonis: "Neniu povas shanghi la mondon en unu tago. Vi devas esti paciencaj kaj rigardi kiel grandan progreson Chinio faris de la reformado kaj pordmalfermo, komencitaj en la 80-aj jaroj. Grandajn atingojn kaj rimarkindan shanghighon ghi faris sur chiuj kampoj. En Chinio vivas kvinono de la loghantaro de la mondo kaj ghi ne permesas al si fari eraron, kies sekvo povus esti serioza. Kien vi povas iri, se vi devigas la popolon fari revolucion kaj tumulton. Estu do paciencaj. La aferoj shanghighas pli rapide ol vi pensas. La legho ja estas legho. Anarkiismo kauzos nenion bonan."

    Ni parolis chirkau unu horon. Fine mi diris al shi, ke mi volas acheti librojn de Li Hongzhi por scii, kion li mem diris, sed ne nur auskulti, kion aliaj diris pri Li au pri Falungong.

    Fakte, mi jam decidis, ke se post legado de la libroj Falun Dafa kaj Zhuan Falun mi rimarkos, ke la china registaro trompas nin, mi do fermos mian bushon. Vi eble volas scii, kion mi rimarkis. Mi trovis, ke tio, kion diris la china registaro, estas vero. Sed la propagandiloj, distribuitaj surstrate, entenas multe da nepruvitajhoj kaj aliaj eraroj. Ekzemple, la foto de Z ne estas lia kaj priskriboj pri li ne estas ekzaktaj.

Miaj demandoj pri Zhuan Falun

    Kiel mi povas farighi praktikanto de Falungong nur post legado de la libro Zhuan Falun? Ghi estas malaltnivela en la stilo de verkado kaj ghia teorio estas miksajho de diversaj ideologioj -- budhismo, taoismo, islamismo kaj kristanismo. Efektive nur tre malmulte da chinoj scias pri ghiaj kvar fontoj. Ili pensis, ke eble Li Hongzhi mem kreis sian teorion. Kaj plie, li estas instruita deĦ­ kiu? Ne la budho Shakjamunio, char Li diris, ke la nivelo de Shakjamunio estas nur tiu de Tathagata (Budho de la plej malalta klaso). Fakte, li mem kreis la teorion. Li diris: "Ne nur en Chinio, sed ankau en la tuta mondo mi estas la unika persono, kiu povas instrui chigong kaj konduki vin al pli alta nivelo." La samaj vortoj ripetighis en la libro plurfoje. Li diris ankau: "Kvankam iuj chigong-majstroj publikigis librojn, mi tamen diru al vi, ke tiuj libroj ampleksas chiujn specojn de objektoj kaj ili estas la samaj, kion ajn ili praktikas, samkiel serpentoj, vulpoj kaj musteloj. Kiam vi legas tiujn librojn, ili eliras el la vortoj. Mi jam diris, ke la nombro de falsaj chigong-majstroj estas multoblaj ol la geniaj kaj vi ne povas distingi ilin." El tiuj vortoj ripetataj de Li Hongzhi foje refoje, ni klare vidas, ke Li Hongzhi volas firme regi la pensojn de siaj dischiploj, tamen li ne respektas siajn dischiplojn, kiujn li rigardas kiel homojn kun tre malalta inteligenteco.

    La slogano de Falungong "vero, bonkoro kaj tolero" ja ne estas malbona. Ghi estas tre alloga. Tamen tiuj ideoj aperis en la verkoj de Jesuo kaj Konfuceo jam antau tre longe. Kiel sana homo povas kredi, ke la majstro povas "instali kompletan memkulturan sistemon en la homa korpo", t.e. rado, "miniaturo de la universo... kiu rondiras eterne en via subventro". Au "mia fashen scias chiujn viajn pensojn antau ol vi pensas tion". "Post kiam vi volas vere praktiki memkulturadon, via vivo estos en dangheroĦ­ Mi povas protekti vin, char mi havas multe da fashen, kiuj posedas apartajn diajn kapablojn kaj povojnĦ­ Neniu kuraghas tushi vin. Krom tio, protektata de mia fashen, vi neniam estos kaptita de danghero." Tion sekvis pluraj ekzemploj de personoj, kiuj au estis trafitaj de automobilo au ne mortis en trafika akcidento, char ili kredas ke Li Hongzhi protektas ilin. Ili kredas, ke lia fashen povas puni la praktikantojn, kiuj ne obeas la majstron, kaj la majstro povas "repreni la radon, instalitan en via korpo".

    Koncerne la sanon, "oni ne povas ekzerci sin per Falungong kun malsana korpo". La majstro povas purigi la korpon. Li diris: "Via malsano povos esti kuracata rekte de mi." Kial do la praktikanto de Falungong vizitu hospitalon kaj prenu medikamenton? Almenau en tiu chi libro Li Hongzhi ne diris, ke ne estas necese viziti kuraciston nek preni medikamenton. Sed, kiam li komplete regas la penson de siaj adeptoj, la supraj vortoj shanghighis: "Mi ne vizitos hospitalon pro mia stomaka doloro, sed praktikos Falungong." Sed ses monatojn poste, li mortis pro kancero. Li Hongzhi ne diris, ke medicino estas ne bona, li diris nur: "80-90 procentoj de Falungong-praktikantoj ne malsanighas." Li plurfoje diris pri la rado de legho, kiun li instalis en la korpo de chiu Falungong-praktikanto. Ja estas iu praktikanto, kiu decidis tranchi la ventron por rigardi ghin.

    Li Hongzhi instruis, ke chiu korpo entenas "la blankan substancon kaj la nigran substancon". Homo gajnas au perdas la nigran substancon, lau lia agado, bona au malbona. Januare de 2000 la 5 sinbruligintoj opiniis, ke en ilia korpo akumulighis sufiche da blanka substanco, kaj ili povas forlasi la mondon tute sen doloro, sed fakte ili vidis, ke multe da "nigra substanco" restas en ilia korpo. Tiam ankau ili eksciis, ke ili estis trompitaj.

    Ne nur la teorio de Li Hongzhi estas ridinda, sed ankau lia principo estas bazita sur la plej elementaj scioj, kiujn scias ech la unuaklasaj elementlernejanoj. Ne estu jhaluza, korektu vian menson kaj regu vin mem, estu bonhumora kaj pacienca. Tio estas utila al la homa sano kaj ne bezonas malkovrighon de Li Hongzhi. Se Li permesas al siaj adeptoj legi liajn librojn ekskluzive, li eble ne volas, ke oni sciu, de kie li pruntis la teorion. Fakte nenio nova trovighas en lia predikado.

    Pri tio, kiel studi Falungong, Li Hongzhi diris: "Legu miajn librojn, rigardu miajn bildbendojn kaj auskultu miajn videobendojn." "Estas nur unu majstro de DafaĦ­ kaj neniu alia kapablas instrui tiun chi Fa." Kial Falungong sukcesis gajni tiel multe da adeptoj dum nur 8-10 jaroj? Mi pensas, ke Falungong varbis novajn membrojn nur per simpla metodo, t.e. amikoj, familiaj membroj kaj kolegoj rekomendas inter si. Oni opiniis, ke ili membrighis al societo de vero, bonkoro kaj tolero, kiu promesas plenumi iliajn homajn, naturajn bezonojn.

    Li Hongzhi avertis la praktikantojn, ke praktiki chigong estas probable danghere. Iuj povas farighi mense senordaj, kio malutilas al la reputacio de Falungong. Li opiniis, ke "tio okazas al tiu, kies konscio estas tre febla, malsobra kaj malvigla." Li Hongzhi distingas la "ordinarajn homojn" disde la "piaj Falungong-praktikantoj", ghuste kiel li distingis sin disde la "aliaj chigong-majstroj". Li forgesis, ke liaj adeptoj estas nur ordinaraj personoj antau sia budhigho. Ni facile miskomprenas, kion li diris, per propra maniero. La idealo estas tiel alta, ke ghi povas malhelpi mensan stabilecon de la homoj, kauzi spiritan komplikighon kaj ech memmortigon pro malespero. La klereco ne estas por chiu homo en tiu chi mondo. Tio estas granda eraro de Li Hongzhi. Li volas kredigi la amason, ke chiu el ili povas atingi tion kaj fine pli ol 1600 personoj viktimighis pro Li Hongzhi.

    Hodiau, la china registaro metis finon al Falungong sur sia teritorio kaj konvertas Falungong-praktikantojn, por ke ili rekonsciighu el la eraroj kaj revenu en la fmilion, en sian laboron kaj normalan vivon.

Revenu