Respondeculo de la komisiono de eksteraj aferoj sub la Konstanta
Komitato de la China Popola Kongreso faris paroladon rilate rezolucion
pri Falungong aprobitan de la usona parlamento:
La
24-an de julio, spite la plurfojan seriozan traktadon de Chinio
la usona parlamento aprobis rezolucion, proponitan de areto da
kontrauchinaj parlamentanoj, kiu postulas, ke Chinio chesigu la
tiel nomatan persekuton al Falungong. La rezolucio ignoris faktojn,
subtenis la herezon Falungong kaj faris malican kalumnion kontrau
Chinio. La china registaro esprimis akran riprochon kaj kategorian
oponon kontrau tio.
La
china registaro lauleghe malpermesas Falungong kun la celo defendi
la fundamentajn homajn rajtojn kaj liberon de la china popolo,
kio montris ghiajn respekton kaj protekton de la homaj rajtoj.
Herezo
estas komuna malamiko de la tuta homaro. Chiuj landoj devas kune
batali kontrau ghi. La respondeculo admonis, ke la usona parlamento
klare konu la herezan esencon de Falungong, bone konu ghian politikan
intencon damaghi la china-usonajn interrilatojn kaj amikecon de
la popoloj china kaj usona, kaj chesigu sian subtenon kaj helpon
al Falungong kaj intervenon en la internajn aferojn de Chinio.
Se ne, ghi estos kune oponanta de la justamaj popoloj de la tuta
mondo, inkl. de tiuj de Chinio kaj Usono.
Krome,
ankau respondeculo de la komisiono de eksteraj aferoj de la China
Popola Politika Interkonsiligha Konferenco kaj proparolanto de
la China Ministerio de Eksteraj Aferoj faris paroladon por riprochi
la usonan parlamenton pro ghia rezolucio pri Falungong kaj intervenon
en la internajn aferojn de Chinio.
Revenu
|