Kathy Lin estas chindevena kanadanino.
Antau nelonge shi publikigis artikolon en semajnogazeto "Chinaj
Elmigrintoj", en kiu shi rememoris sian kontakton kun Falungong
kaj batalon kontrau ghi.
Mi forlasis
la felichan vivon
Mi
naskighis en Harbin, Heilongjiang-provinco, Chinio. Aprile de
1995 kune kun la edzo mi elmigris al Kanado kaj la 13-an de augusto,
2001, mi akiris kanadan shtatanecon.
Hazarde
amiko rekomendis al mi la libron "Zhuanfalun". Tiam
mi estis malsana kaj volis resanigi min per chigong-ekzercado.
Ekster mia atendo pro tio mi dronis en la marcho de Falungong
kaj longe ne povis liberigi min el ghi.
Malgrau
firma opono de la edzo, mi freneze adoris Li Hongzhi. Preskau
chiutage mi legis "Zhuanfalun", verkitan de Li Hongzhi,
kaj imite lian tenighon ekzercis min per Falungong. Mi profunde
kredis la absurdajhojn de Li Hongzhi pri forlaso de la famo kaj
profito kaj pri levigho al la chielo post memperfektigho, kaj
en la koro pli kaj pli malproksimighis de la edzo kaj gepatroj.
Mia edzo, kategorie oponanta kontrau Falungong, foje refoje deadmonis
min, sed mi ne povis liberigi min el la spirita katenado de Li
Hongzhi kaj Falungong. Mi obstinis en la ekzercado. En 1997 mia
edzo forlasis min kaj sola veturis al Usono.
Mi
ekkonis la veran fizionomion de Falungong
La
22-an de majo, 1999, mi partoprenis kunvenon organizitan de la
chefstabejo de Falungong en Nov-Jorko kaj nur tiam mi rimarkis,
ke la kunvenon cheestis maksimume centoj da homoj, sed antaue
oni trumpetis, ke ghin cheestos pli ol 3000 homoj el diversaj
lokoj de la mondo, kaj plie inter la cheestantoj ne mankis parencoj
kaj gefiloj de Falungong-ekzercantoj.
Antau
la kunveno iuj subite kriis: "Venas la majstro!" En
tiu momento mi vidis, ke mezaghulo en china kostumo proksimighas
al mi. Antaue mi vidis la fotojn de Li Hongzhi nur en libro kaj
bildkajeroj. Kiam oni konigis min al li, tiu manpremis min kaj
diris: "Por memkulturado per la kosma legho malfacile renkontebla,
ne gravas la geedza intimeco, nek la intimeco al la gepatroj.
Ne tro taksu richajhojn. Faru chion eblan por ke pli da homoj
konu nian Falungong kaj pli da homoj flugu al la paradizo."
Li deziris, ke mi pli energie propagandu Falungong kaj precipe
faru reproduktadon de videodiskoj, videobendoj kaj libroj.
Fine
de novembro, 1999, mi konatighis kun cheffalungong-istino Zhou
kaj marte de la sekvanta jaro shi telefonis al mi, ke la chefstabejo
de Falungong ordonis, ke shi flugu al Ghenevo por propagandi Falungong,
kiam okazos la 56-a sesio de la Homrajta Komisiono de UN. Shi
diris al mi ankau, ke iu grava gvidanto de Falungong deziras,
ke ankau mi partoprenu la aktivadon en Ghenevo.
En
Ghenevo mi rimarkis, ke la chefstabejo de Falungong kolektis Falungong-istojn
el malsamaj lokoj de la mondo, kiuj tranoktis en amasloghejo de
Ghenevo kaj chiutage lau direktivo de la gvidantoj sin ekzercis
per Falungong sur placo antau la kunvenejo, alte tenante horizontalan
standardon kaj disdonante propagandilojn de Falungong, riprochis
la chinan registaron kaj distrumpetis por la kontrauchina propono
de Usono.
Reveninte
de Ghenevo, Zhou diris al mi, ke Li Donghui, frato de Li Hongzhi,
vivas malriche. Shi demandis, chu mi povus monhelpi lin. Shi diris
ankau, ke se mi malavare helpos lin, shi aranghos rendevuon por
ni.
En
iu aprila tago de 2001, en vestiblo de magazeno de Toronto mi
renkontis Li Donghui, kiu en europa kostumo aspektis neniom malriche,
kiel diris Zhou. Reciprokinte salutojn kun mi, Li Donghui malkashe
diris al mi, ke por kunveno de Falungong en Toronto oni bezonas
aron da portretoj, libroj kaj sloganoj. Li deziris, ke mi tion
preparu. Mi konsentis. Post tio li diris plue, ke mi donacu 50
mil usonajn dolarojn, char la chefstabejo volas fondi bazon de
Falungong. Je tio mi farighis singardema. Lau mi Falungong chiam
trumpetis pri vero, bonkoreco kaj toleremo, sindeteno de chiaj
famo, profito kaj amo, kial ghi foje refoje elvringas monon de
la ekzercantoj?
Post
kelke da tagoj Li Donghui telefone ordonis, ke mi donu la preparitajn
portretojn, librojn kaj sloganojn al la loka Falungong-stacio,
kaj samtempe urghis min donaci la monon. Mi ekdubis pri lia intenco
kaj petis prokrasti la daton de mondonaco kun preteksto, ke mi
portempe ne havas tiom da mono.
En
la 13-a kaj 14-a de majo en la kunveno de Falungong en Toronto
Li Donghui antau chiuj cheestantoj insultis min. Li minacis, ke
li mortigos min, se mi ne donos al li la monon. Chu tio estas
memvola donaco? Tio estas evidente chantagho kaj minaco fare de
bando da rabistoj. Mi ne povis toleri tion kaj raportis tion al
polico de Montrealo.
Mi malkashis
la esencon de Falungong
La
chantagho de Li Donghui vekis min el songho kaj mi komencis mediti
pri Falungong. Ekde julio de 2001 mi vizitis plurajn Falungong-ekzercantojn
kaj iliajn familiojn. Mi propraokule vidis, kiel splitighis tiuj
familioj pro Falungong, kaj konatighis kun pluraj serioze suferantaj
de konsekvenco de Falungong. Chindevenaj kanadanoj Wang, Li kaj
Liu, francdevana kanadano Robert, edzino de chindevena Dai kaj
multaj aliaj konigis al mi la grandajn malutilojn kauzitajn de
Falungong al iliaj familianoj kaj ili mem.
Vizitinte
tiujn suferantojn, mi ekhavis fortan devokonscion kaj decidis
verki artikolon por konigi al la publiko miajn proprajn travivajhojn
en Kanado. Post kelkaj tagoj mi vizitis la redakcion de la semajnogazeto
"Chinaj Elmigrintoj". Ghia direktoro estis mirigita
de la animskuaj krimoj de Falungong kaj tuj konsentis publikigi
mian longan artikolon. La 3-an de novembro, 2001, en la respektata
semajnogazeto "Chinaj Elmigrintoj" aperis mia artikolo
"Vocho de suferantoj de Falungong".
Mi estas
persekutata kaj kalumniata
Leginte
mian artikolon, Li Hongzhi kaj la chefstabejo de Falungong ekbolis
de kolero kaj tuj ekkalumniis min. La konduto de Falungong malkashis
ghian malnoblecon kaj firmigis mian decidon batali kontrau tiu
herezo.
La
30-an de novembro 2001 mi refoje telefonis al respondeculo de
la semajnogazeto "Chinaj Elmigrintoj" kaj proponis okazigi
kunsidon de suferantoj de Falungong. La respondeculo tuj konsentis.
La
unuan de decembro en la interkonsentita horo mi venis al la redakcio
kaj trovis, ke che la redakcio ordinare silenta svarmis dekoj
da homoj, tenante sloganojn kaj horizontalajn standardojn pri
Falungong kaj laute kriante la sutrojn de Li Hongzhi. Kiam mi
alproksimighis al la pordo de la redakcio, el la homamaso subite
elsaltis Zhou, kiun mi konis en Otavo. Zhou laute riprochis, ke
mi estas renegato, kaj perforte fotis min. Kiam mi malhelpis shin,
shi per la fotilo batis min, tiel ke la montra kaj meza fingroj
de mia maldekstra mano shvelighis. Loka hospitalo konstatis, ke
la softhisto de tiuj fingroj vundighis.
Kiam
mi iris en la redakcion, mi trovis, ke 4 Falungong-istoj incite
kriachis al la direktoro de la redakcio. Mi do refoje raportis
tion al la loka polico.
Li
Hongzhi kaj la chefstabejo de Falungong kune akuzis min kaj la
gazeton "Chinaj Elmigrintoj" pri nia tiel nomata "kalumnio"
pri Falungong.
La
2-an de februaro 2002 la gazeto eldonis specialan numeron "Justeco",
en kiu legighas pluraj paghoj pri tio, kiel Falungong kalumniis
la gazeton "Chinaj Elmigrintoj", kaj artikoloj pri vera
fizionomio de Falungong. La direktoro de la gazeto persone verkis
artikolon, en kiu li alvokis al la lokaj chinaj elmigrintoj kune
batali kontrau Li Hongzhi kaj ties damagho al la chinaj elmigrintoj.
En marto de la sama jaro, post registrado mi fondis en Kanado
la Kontrauherezan Asocion kun la celo respekti sciencojn kaj malhelpi
chiajn aktivadojn de herezo, por ke Kanado kaj chiuj elmigrintaj
chinoj ne suferu de herezo, kaj por doni leghan helpon al la suferantoj
de Falungong.
Revenu
|