Unua-pagho
Kio estas Falungong
 


Pereo de herezo

de WANG HANPING

 
 

    Januare kaj februare chinaj falungong-maniuloj sin bruligis cele iri chielon post meritoplenumo. De tio 2 mortis kaj la aliaj 4 serioze brulvundighis. Inter la 6 maniuloj estas knabino nur 12-jara. La akcidento forte surprizis la publikon. Oni indigne riprochas la fiagojn de Falungong kaj ghian kreinton Li Hongzhi. Kio do estas Falungong? Chi tie ni reaperigis la artikolon de Wang Hanping en la 11-a numero 1999 de EPCh.

    Mi pensas, ke niaj legantoj antaulonge informighis pri la profetajho, ke en 1999 la homaron atakos plago. Kvankam ankorau ne aperis la fenomeno en la profetajho, tamen la diversaj herezoj pretendantaj savi la tutan homaron el la mondpereo kauzis katastrofojn al la homa socio. Falungong ja estas hereza organizo naskighinta en la 90-aj jaroj en Chinio. Ghi asertis, ke baldau venos la mondfino, pereos la homaro, antau tio la modernaj sciencoj estas senpovaj kaj, krom Falungong, neniu registaro kapablas savi la mondon.

    En la mondo estas miloj da chefherezuloj. Ili chiuj pretendis, ke ili estas dioj au transformighintoj de profeto, kiu konas la misteron de la universo kaj kapablas savi la homaron. Li Hongzhi ja estas tia homo. Li diris, ke en la agho de 8 jaroj li akiris superan magian povon kaj konas la tutan universon, la estintecon kaj estontecon de la homaro. Samkiel aliaj knaboj, li lernis en lernejo, poste li servis en armeo, laboris en entrepreno kaj, lerninte kelkajn jarojn chigong-on, li kreis en 1992 Falungong kaj komencis prediki ghin. Por diigi sin, li faris kunmetitan bildon, en kiu li en stolo sidas sur lotusa trono, kaj ordonis al Falungong-kredantoj pendigi ghin.

    Chigong-o estas tradicia china sanprotekta ekzercado. Citinte iom el budhismo kaj chigong-o, li kreis la vorton Falungong, tamen liaj pens- kaj agmanieroj estas tute kontrauaj al budhismo kaj chigong-o. Ghuste kun tiu mantelo li kaj la de li kreita Falungong trompis milionojn da homoj, el kiuj iuj ech finis sian vivon.

    Falungong allogis homojn unue per la tiel nomata mirinda efiko en sanprotektado kaj kuracado. Oni bone scias, ke metabolo, naskigho kaj morto estas deciditaj de la natura legho, sed Falun Dafa asertis, ke oni malsanighas pro tio, ke li pekis, kiam li ankorau ne venis en tiun chi mondon, kaj tio estas repago. Se oni praktikas Falungong, li mem likvidas la malsanojn kaj kompensas la pekojn. Pro ekzercoj de Falungong oni ne bezonas kuracilon, tial multaj piaj ekzercantoj rigardis kuracadon en hospitalo malfidela al Falungong kaj rifuzis chian medikamenton, kio kauzis malbonajn rezultojn. Lastatempe la gazetaro malkashis, ke multaj ekzercantoj mortis pro rifuzo de kuracado. S-ino Zhang Yuqin, suferanto de ankilozo de nuka vertebro, kredis, ke majstro Li Hongzhi povas resanigi shin, kaj fine ne povis elteni la turmenton kaj sin mortigis. Antau la morto shi diris, ke shi, demono, malhelpas aliajn en la ekzercado kaj tial shi devas foriri al alia mondo.

    Li Hongzhi diris, ke oni ne devas viziti kuraciston nek preni medikamenton, sed li mem vizitis kuraciston, prenis medikamenton kaj ech estis operaciita je apendicito.

    Li pretendis, ke li estas la unika homo kun dia povo, kapabla instali darman radon al chiuj ekzercantoj en ilia subventro, konduki ilin al la paradizo kaj alporti utilon ankau al iliaj parencoj, amikoj kaj aliaj proksimuloj. Li trumpetis, ke Falungong-ekzercado povas malfermi al la ekzercantoj la "chielan okulon", per kiu ili povas penetri en alian mondon kaj vidi la fenomenojn, kiujn la karnuloj ne vidas. Chasante tiun miraklon, multaj ekzercantoj estis atakitaj de psikozo. Du psikozaj hospitaloj de Pekino akceptis multajn psikozulojn de Falungong: En 1996 ili akceptis 9 tiajn malsanulojn, en 1997 --10, en 1998 -- 22 kaj en la unua duonjaro de 1999 -16. Ma Jianmin, emerita laboristo de olekampo, opiniis, ke en lia ventro estas darma rado, kaj per tondilo tranchis la ventron por serchi ghin. Fine li mortis pro serioza vundo. La 18-jara Li Ting opiniis, ke li estas budho kaj liaj gepatroj -- demonoj. Li do mortigis ilin. Multaj Falungong-ekzercantoj, dezirantaj atingi la altan gradon en Falun Dafa, sin pendigis, saltis de sur domego au sin dronigis en akvo.

    Li Hongzhi substrekis, ke por sin ekzerci oni devas rompi kun aliaj doktrinoj kaj ripeti la vorton kun plena pieco "majstro Li tiel diris..." por estigi frenezan personan adoron al li.
La herezo de Li Hongzhi kontrau la sciencoj kaj homaro kauzis grandan malutilon al la socio. Multaj personoj el la medicina, scienca kaj religia rondoj montris ghian absurdon kaj malutilon, tamen trompate de liaj tiel nomataj vero, bonfaro kaj toleremo, multaj ekzercantoj dum longa tempo ne sciis sin korekti.

Revenu