Chiuj
herezaj kultoj en la mondo subtretas la humanecon, atencas la
homan rajton, oponas kontrau sciencojn kaj kaosigas la socion.
Tia estas ankau Falungong de Li Hongzhi. Analizante la krimajn
farojn de Falungong, oni povas kompreni, ke ghi estas centpocenta
hereza kaj detrua kulto.
I. Sub la shildo
de chigong-o
Preskau
chiuj herezaj kultoj lertas en fabrikado de absurdaj doktrinoj
por kateni la ensorbighintojn. Ili trompas, minacas kaj chantaghas
la spiriton de la ensorbighintoj kaj devigas ilin sin izoli de
la ekstera mondo kaj submetighi al la estroj. Li Hongzhi utiligis
chigong-on por shirmi sian kriman naturon. Por oferti siajn absurdajn
doktrinojn, kamufli sian herezan naturon kaj trompi la "ekzercantojn",
li unue prenis chigong-on kiel shildon.
Chigong-o
estas konsistiga parto de la tradicia medicino de Chinio kaj ghia
praktikado dum longa historio pruvis, ke ghi estas utila por helpi
resanigon surbaze de kuraco per medikamento, operacio, fizika,
kemia kaj aliaj terapioj. Multaj chinoj shatas sin ekzerci per
chigong-o por kuraco kaj resanigo. En tio Li Hongzhi trovis utiligeblan
kamuflon kaj kunligis sian Falungong kun chigong-o, por ke lia
doktrino povu pli facile mistifiki la ekzercantojn. Sed iom post
iom li mallaudis chigong-on por levi sian pozicion. Ekzemple en
sia libro "Turnado de Falun (preghrado)" Li Hongzhi
diris: "Antau kelke da jaroj chigong-istoj instruis ekzercmetodojn
de chigong-o, sed ilia arto apartenas al la nivelo de kuraco kaj
resanigo. Pli altan ili ne instruris... Nun en- kaj eksterlande
nur mi sola inicas en alta nivelo. Kial neniu alia instruas en
alta nivelo? Char tion ordinaraj homoj ne kapablas fari."
Foje li diris en Changchun: "Kiel vi chiuj scias, tuj che
la komenco de mia instruado mi jam trovighis en alta nivelo, sed
mi chiam menciis chigong-on. Sed nun, mi plu ne mencias chigong-on,
char mi kondukas al pli alta nivelo." En Pekino li diris
al siaj "dischiploj": "Tuj che la komenco mi eksplikis
kulturadon sur alta nivelo, sed poste ni ne plu menciu chigong-on."
En tio
ni povas vidi, ke Li Hongzhi menciis chigong-on nur por utiligi
ghin kiel shildon cele ekspansiigi sian organizon inter la popolanoj,
kiuj volis sin sanigi pere de ekzerco de chigong-on.
II. Publike oponi
kontrau la registaro
Chiuj
herezaj kultoj emas sekrete asociighi kaj agadi por eskapi de
legha puno kaj publika kondamno. Sed Falungong havis chigong-on
kiel shildon, kaj ghi agis publike. Kaj krome ghi intence kunvenis
en stadiono, parko, halo k.s. publikaj ejoj por distrumpeti. Poste,
kiam la registaro dekretis, ke Falungong estas kontraulegha organizo,
estis malfacile por Li Hongzhi kaj liaj sekvantoj aranghi publikajn
kunvenojn. Sed por kontraustari la registaron kaj kaosigi la socion,
Li Hongzhi kaj lia kliko diversmaniere publikigis siajn "sutrojn"
eksterlande, instigis siajn kredantojn kontraustari la registaron
kaj ech sin bruligi sur Tian'anmen-placo en la Printempa Festo,
la plej grava festo de la chinoj. Li Hongzhi kaj aliaj superuloj
de Falungong trompis la ensorbighintojn, ke nur tiamaniere ili
povos atingi "pli altan nivelon" kaj "pli fruan
kompletighon". Fakte tio estas malica inspiro fabriki politikan
eventon, sangan akcidenton kaj almozi "internacian intervenon".
Falungong estas elstara el siaj samspeculoj.
Revenu
|