En
la mondo trovighas religioj kaj ankau herezaj kultoj. La religioj
kaj iliaj eklezioj protektataj de la legho senescepte devas respekti
kaj observi la fundamentan moralan kaj leghan ordon de la socio.
Tio estas fundamenta postulo de la moderna laulegha regado.
En Chinio
politika potenco estas apartigita de la religioj, kaj budhismo,
taoismo, kristanismo, katoliko kaj islamo estas egale traktataj
de la registaro, kaj la registaro praktikas la politikon de libereco
de religia kredo. Tiuj eklezioj iamaniere sin konformigas al la
socia postulo kaj observas la leghon.
Falungong
ne estas religio, sed hereza kulto damaghanta la socion. Tion
determinis ghia konduto.
FALUNGONG
NE ESTAS RELIGIO
Kutime
la herezaj kultoj emas sin maski per nomo de religio, sin kashi
per religiaj nomoj kaj terminoj por distrumpeti kaj oferti siajn
"doktrinojn", kalumniante aliajn religiojn kaj subfosante
la religian ordon.
Falungong
subfosas la religian ordon kaj liberecon je religia kredo sub
la preteksto de "misiado". Tio estas tute fremda al
religio kaj kontraustara al religia dogmo. Lau du tre simplaj
kriterioj, ni povas facile distingi Falungong disde religioj.
Bv.
legi pli detalajn.
FALUNGONG ESTAS
HEREZA KULTO
Hereza
organizo estas kontraulegha societo damaghanta la socion, kiun
oni fondas sub la preteksto de religio, qchigong-o au alia motivo,
kaj kiu fabrikas kaj disportas superstichan herezon por diigi
la chefajn fondintojn, varbas kaj superregas la membrojn kaj sekrete
aktivadas.
Lau
sinteza esplorado pri la chinaj kaj alilandaj herezaj kultoj,
oni trovis iliajn komunajn karakterizajhojn, kaj ankau Falungong
havas tiujn karakterizajhojn, tial oni konkludas, ke Falungong
estas hereza kulto. Bv.
legi pli detalajn.
La karakterizajhoj:
a.
Adoro al la fondinto
b.
Spirita superrego
c.
Fabrikado kaj disportado de herezaj doktrinoj
ch.
Sekreta asociigho
d.
Prifraudo de mono kaj richajho
e.
Damagho al la socio
Revenu
|