Organo
de publika sekureco konstatis post enketado, ke en januaro de
2001 Liu Renfang, ensorbighintino de Falungong, mortis pro malsano,
antau ol iri al Tian'amen-placo por "defendi la Darmon"
instigate de la trompo de Li Hongzhi. Shiaj kamaradoj tute ne
zorgis shin kaj, sub la aludo kaj instigo de Li Hongzhi kaj la
hereza kulto Falungong, kashe jhetis shian kadavron en riveron.
Familianoj
kaj parencoj de Liu Renfeng tre malghojis informighinte pri tio.
Liu Banglu, shia edzo, diris kun larmoj: "Falungong estas
pereiga kulto, sub ghia shajnigo de 'vereco, bonkoreco kaj toleremo'
kashighas kruelo!"
Liu
Renfang havis felichan familion, kaj la gefiloj jam geedzighis.
La edzo sin okupis pri eta komercado kaj shi mem prizorgis terkulturon
kaj bredadon de brutoj. La familio ghuis pacan vivon. Sed poste
Liu Renfang sin ekzercis per Falungong kaj la familio perdis la
ghojon. Liu Banglu rememoris: "Shi forjhetis dommastrumadon,
sin ekzercis per Falungong dum longa tempo kaj achetadis librojn
kaj sonbendojn de Li Hongzhi." Li akuzis: "Liu Renfang
suferis trakeito dum longa tempo. Antaue shi prenadis medikamentojn
kaj la malsano estis moderigita. Sed poste shi ensorbighis en
Falungong, rifuzis la medikementojn kaj fine mortis. Lau mi, Falungong
estas pereiga." Bofratino de Liu Renfang diris: "Post
kiam Liu Renfang komencis ekzercadon de Falungong, shi diris,
ke shi rompos kun chiuj parencoj kaj sekvos nur Li Hongzhi. Mortante
shi forte tusis, sed shiaj Falungong-kamaradoj tute ne zorgis
shin. Chu ili povus esti kalkulataj amikoj? Kie estas la 'bonkoreco'
de Falungong?"
Familianoj
de Liu Renfang admonis la Falungong-ensorbighintojn: "Cherpu
lecionon el la tragedio de Liu Renfang kaj rompu kun la pereiga
Falungong." Ili esperas, ke la registaro kiel eble plej frue
eliminos la socian tumoron Falungong.
La
afero de Liu Renfang vekis grandan resonon de la publiko. La popolanoj
kondamnis la senhomecon kaj kruelecon de Falungong kontrau la
homaj rajtoj. En iu virina labor-edukejo de Jilin-provinco estas
34-jara virino Guo Yaju, kiu antaue estis ensorbighinto de Falungong.
Post televido pri la tragedio de Liu Renfang, shi sendormis tutan
nokton. Shi diris: "La morto de Liu Renfang pli firmigis
mian decidon radikale rompi kun Falungong. Se mi ne frue rompus
kun Falungong, mi certe jam perdus la minimuman homecon."
Alia ekzercanto de Falungong Li Xiaohong diris post informigho
pri la morto de Liu Renfang: "La apatio de la ekzercantoj
de Falungong al la kamarado estas pruvo pri la damagho al la vivo
kaj senhomeco de la hereza kulto Falungong."
|