De
la 25-a de majo ghis la 27-a de junio de 2003, okazis 17 hommortigoj
en Longgang de Zhejiang-provinco. Inter la viktimoj estis maljunuloj
kaj dekkelkjaraj knaboj, kaj plejparto de ili estis trampoj kaj
almozuloj.
Dissekco
de kadavroj raportis, ke en la sango kaj stomako de la mortigitoj
estas elemento de tre forta veneno kontrau ratoj. Krome oni trovis
che la mortigitoj botelojn de trinkajhoj kun veneno. En enketado
oni trovis la vendinton de la veneno, kaj tiu diris, ke plejparto
de la veneno estis achetita de iu motorciklanta junulo. Poste
la polico arestis la suspektaton Chen Fuzhao. Li konfesis sian
faron.
Li
estis ekzercanto de Falungong ekde 1996. En 2001, du jarojn post
kiam la china registaro deklaris Falungong herezo, li shajnigis
sin penta, sed fakte li daurigis ekzercadon. Lia manio al la herezo
kaj adoro al Li Hongzhi detruis lian normalan prudenton kaj jughpovon.
Por levi sin al "pli alta nivelo" kaj strebi al "perfektigho",
li komencis "retroekzercadon", nome "malvero, malhumaneco
kaj netolero". Li komencis veneni trampojn kaj almozulojn.
Li diris, ke li daurigus hommortigadon, se li ne estus arestita.
La
faro refoje montris la antihomaran, antisocian kaj antisciencan
naturon de la hereza Falungong. Por sin "perfektigi",
ekzercantoj de Falungong alprenos ekstreman metodon de suicido
kaj hommortigo. Suicido kaj hommortigo estas nepra konsekvenco
de herezo. Jen la naturo kaj krimo de herezo. La socio reakiros
pacon kaj ordon kondichite de radikala ekstermo de herezo.
Revenu
|