En
la tagmezo de la 16-a de februaro, sur malvigla strato Wanshoulu,
Pekino, viro vershis sur sin botelon da benzino kaj faris fajron.
Policanoj atingis la lokon nur 3 minutojn post lia sinbruligo, tamen
jam malfrue. Kiam la policanoj estingis la fajron kovrantan la korpon
de tiu viro, li jam mortis.
Je
5 metroj for de lia kadavro oni rimarkis lian identigan karton,
loghantaran libreton kaj testamenton. La mortinto nomighas Tan Yihui
el Changde, Hunan-provinco. Li aghis 25 jarojn. En la testamento
li diris: "Mi volas perfektighi. Mi volas levighi al la chielo."
"Neglekti la morton kaj vivon kaj perfektigi sin, tio ne estas
komprenata simple kaj mekanike. Ordinaruloj certe maltrankvilas
antau la morto."
Jhurnalisto
vizitis la familion de Tan Yihui en Changde. Lia patrino, Wu Sixi
kun okuloj, rughighintaj de plorado diris al li: "Mia filo
estis tre bona, tamen de post kontakto kun du herezaj libroj de
Li Hongzhi, li sin ekkashis dome. La damninda Li Hongzhi mortigis
mian filon, portis malfelichon al multaj familioj. Kial li ne mortigis
sin por perfektigho?"
Avino
de Tan Yihui estas 91-jara. Ankau shi ne povis deteni sin kaj diris:
"Mia nepo estis bona knabo. Sed ekster mia atendo la damnindaj
libroj de Li Hongzhi sorchis lian animon. Li Hongzhi estas vere
damninda."
La patrino
kaj avino de Tan vivas kune. Lia patrino nun aghas 48 jarojn sen
regula enspezo. Tan vivtenis la familion per cirado sur strato.
Char li estis bela kaj afabla, tial multaj bone memoras lin.
En 1997
Tan hazarde achetis du librojn pri Falungong surstrate. Li legis
la librojn ofte ghis profunda nokto. Komence la patrino opiniis,
ke li lernas utilajn sciojn, sed poste dubis, char lia filo ne plu
volis kontakti aliajn kaj farighis pli kaj pli izolita kaj ofte
meditis sidante kun krucitaj kruroj murmurante ion. La patrino opiniis,
ke eble la filo deziras edzinon kaj tial shi petis svati lin, tamen
li rifuzis kategorie, dirante, ke li kredas je Falungong ekskluzive.
La 15-an
de februaro, Tan diris al la patrino, ke li veturos al suda Chinio
por laboro, sed efektive, li trajne veturis al Pekino kaj atingis
ghin je la 6-a horo de la sekvanta mateno. De la testamento oni
scias, ke jam antau longe li decidis chieliri por perfktigho lau
Li Hongzhi.
Revenu
|