|  
                  Liu 
              Siying, kiu partoprenis sinbruligon sur Tian'anmen-placo en la antauvespero 
              de la Printempa Festo, mortis en Jishuitan-hospitalo en 17-a de 
              marto. Shi havis nur 12 jarojn. 
                La kuracistoj 
              de la hospitalo analizis, ke shi mortis de akuta miokardiito. 
                La respondeculo 
              de la brulvunda fako de la hospitalo diris, ke la vizagho, manoj 
              kaj malsupraj membroj de la knabino estis brulvunditaj je la 3-a 
              grado kaj la areo de la brulvundo atingis 40% kun ektropio kaj malfacila 
              spirado, kaj shiaj fingroj fundamente detruighis de la brulado. 
              La kuracistoj kelkfoje faris trakean tranchon kaj hautan grefton 
              che la busho, okuloj kaj malsupraj membroj. La brulvundita loko 
              plejparte rebonighis. Sed gravaj brulvunditoj bezonas 2-3 monatojn 
              por eldangherighi.  
            Revenu 
             |