La
18-an de januaro la Ministerio de Sano de Chinio urghe anoncis,
ke chiuj lokoj de Chinio devas trejni fakajn medicinistojn pri la
scioj preventi kaj kuraci birdan gripon.
Antau nelonge en iuj najbaraj landoj de Chinio okazis
epidemio de birda gripo (H5N1) kaj ie tiu malsano infektis ech homojn
kaj eventuale disvastighos inter la homoj. La birda gripo estas
infekta malsano de birdoj al homoj. Se ghi disvastighus inter la
homoj, tio serioze minacus la homajn sanon, sekurecon kaj la nacian
ekonomion de Chinio. Nun al la chinaj medicinistoj mankas scioj
pri prevento kaj kuraco de tiu malsano, tial oni urghe bezonas fari
trejnadon.
La ministerio postulas, ke la kuracistoj kaj flegistinoj
devas posedi fundamentajn sciojn pri prevento kaj kuraco de tiu
malsano, diagnoza normo, kuraca principo, procedo kaj bazaj postuloj
de epidemia raporto, koncernaj leghoj kaj reguloj. Laboratoristoj
devas koni ankau regulojn por ekzameni tiun malsanon.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|