La
22-an de februaro proparolanto de la China Ministerio de Agrikulturo
pri la laboro kontrau altpatogena birda gripo diris, ke la altpatogena
birda gripo okazinta en Long'an-gubernio, Guangxi-a Ghuang-nacia
Autonoma Regiono, Chinio, estis estingita kaj la izolejo de tiu
epidemio estas jam liberigita.
La 23-an de januaro B-tipa altpatogena birda gripo
H5N1 atakis la distrikton Dingdang de Long'an-gubernio, kaj oni
senprokraste izolis kaj antisepsis la lokon, mortigis au imunigis
la kortobirdojn. Forpasis jam 21 tagoj de tiam kiam oni mortigis
la lastan kortobirdon, kaj la loka kvarantena stacio faris kompletan
monitoradon. La rezulto montras, ke ghi konformas al la difinoj
pri liberigo de la izolejo en la epidemia loko kaj la koncernaj
reguloj kontrau la altpatogena birda gripo de Chinio kaj oni konkludis,
ke la altpatogena birda gripo en la distrikto Dingdang estis jam
estingita, tial la popola registaro de la gubernio liberigis ghian
izolejon la 22-an de februaro, 2004.
La Ministerio de Agrikulturo postulas, ke la loka kontrola
instituto pri animala epidemio faru dauran monitoradon pri la loka
epidemio kaj alprenu pozitivajn metodojn por preventi la refojan
atakon de la altpatogena birda gripo.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|