| Antau nelonge la China Ministerio de Financo kaj la 
              Shtata Ghenerala Imposta Administracio kune publikigis "Urghan 
              anoncon pri la imposta politiko favora al la kortobirda entreprenado" 
              por malpliigi la malutilon kauzitan de la altpatogena birda gripo 
              al la kortobirdaj entreprenoj en Chinio kaj mildigi damaghon al 
              la kortobirdaj entreprenantoj en epidemiaj lokoj. Dank' al tiu anonco 
              la kortobirdaj produktantoj ghuos 5 favorajn politikojn.  I. De la 1-a de februaro ghis la 31-a de julio 2004 
              la shtato redonos la tutan valor-aldonan imposton al la kortobirdaj 
              prilaboraj entreprenoj kaj nuligos al ili la imposton super la urbokonstruado 
              kaj edukado.  II. La shtato senimpostigos la kortobirdajn bredantojn, 
              prilaborajn kaj fridigajn entreprenojn en 2004.  III. La shtato senimpostigos la financan subvencion 
              ricevitan de la entreprenoj kaj individuoj, kies kortobirdoj estis 
              mortigitaj.  IV. Sankciite de la provinca, autonom-regiona kaj municipa 
              registaro, la imposta administracio nuligos au mildigos en 2004 
              la impostojn super la tero, domoj, shipoj kaj aliaj veturiloj uzataj 
              de la kortobirdaj bredantoj, prilaboraj kaj fridigaj entreprenoj.  V. La shtato redonos chiujn impostojn super la eksportitaj 
              prilaboritaj kortobirdoj, inkl. de tiuj, kiuj jam eksportighis en 
              2003, sed ne endosierighis antau la 15-a de januaro, 2004.  La entreprenado de kortobirda bredado estas unu el 
              la gravaj industrioj de la china agrikulturo kaj havas kompare fortan 
              konkurencpovon en la internacia merkato. En la pasintaj jaroj Chinio 
              chiam praktikis makroskopan financan politikon por akceli ghian 
              disvolvighon kaj senimpostigis la valor-aldonan imposton super tiuj, 
              kiuj vendas siajn propre produktitajn kortobirdojn kaj kortobirdajhojn 
              kaj portempe ne pagigis imposton al ili super la kortobirdaj bredantoj, 
              kio tre utilis al disvolvigho de la kortobirda entreprenado kaj 
              pliigo de la enspezoj de la kamparanoj. Ni 
              tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
 |