La
29-an de januaro china chefministro Wen Jiabao prezidis kunvenon
de la Shtata Konsilantaro de Chinio por preventi kaj kuraci birdan
gripon. La kunveno emfazis, ke chiuj lokoj kaj koncernaj departementoj
de Chinio devas observi la "Leghon de la China Popola Respubliko
pri Animala Imunigo", strikte kunlabori kun aliaj departementoj,
fari sciencan kaj leghan preventon kaj kuracon, komplete respondeci
por la popolo kaj serioze efektivigi chiujn metodojn preventi kaj
kuraci la epidemion.
La kunveno decidis, ke por preventi kaj kuraci birdan
gripon oni devas efektivigi jenajn 8 metodojn:
1. En la lokoj, kie jam okazis birda gripo oni devas
ghustatempe kaj ekzakte publikigi la epidemian staton lau difinita
procedo kaj lau imuniga postulo kategorie mortigi la birdojn suferantajn
de la epidemio, fari kompletan desinfektadon, rigoran izoladon,
firmigi imunigon cele preventi disvastighon de la epidemio.
2. En la lokoj, kie ankorau ne okazis la epidemio,
oni devas senprokraste fari chiujn laborojn por preventi la epidemion,
perfektigi urghajn anticipajn metodojn kontrau la epidemio kaj intensigi
la kontroladon.
3. Decidi la monsumon por la imunigo kaj publikigi
la politikon pri kompensado.
4. Intensigi la scienc-teknikan esploradon kontrau
viruso de birda gripo kaj aranghi la produktadon, konservadon de
la vakcinoj kontrau la virusoj de birda gripo kaj aktive disvolvi
la internaciajn intershanghon kaj kunlaboron.
5. Intensigi la kvarantenadon pri la importaj kaj eksportaj
birdoj kaj iliaj produktajhoj cele preventi infektadon de la epidemio
kaj forte batali kontrau kontrabando de la birdoj kaj birdaj produktajhoj.
6. Serioze propagandi kaj disvastigi la sciojn pri
prevento kaj kuraco de birda gripo.
7. Fari chion eblan por preventi infektadon de birda
gripo al la homoj.
8. Intensigi konstruadon kaj perfektigon de la monitorado
de la epidemia stato, kvarantena reto por kontroli la epidemion,
fundamentaj instalajhoj pri animala imunigo kaj imunigistoj.
Nun la koncernaj lokoj kaj departementoj faras chiu
sian laboron kaj harmonie kunlaboras por efike preventi kaj kuraci
birdan gripon.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|