La
5-an de februaro respondeculoj de la Ministerio de Agrikulturo kaj
Ministerio de Sano de Chinio diris en la gazetara konferenco, okazigita
de la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro, ke nun en Chinio
neniu infektighis de birda gripo H5N1.
Ili diris, ke post kiam okazis alte patogena birda
gripo Chinio alprenis urghajn metodojn por regi ghin. Nun Chinio
jam bone traktis la aperintajn kazojn de birda gripo kaj trovis
neniun, kiu infektighis de birda gripo.
Nun
en Chinio estas kompleta kontrauepidemia reto kaj monitora sistemo
de animalaj epidemioj. Sub la Ministerio de Agrikulturo nun funkcias
300 monitoraj stacioj de animalaj epidemioj kaj che la landlimoj
147 tiaj stacioj. En Chinio funkcias ankau provincaj kaj ministeriaj
laboratorioj pri animalaj epidemioj, kiuj ellaboris bonajn rimedojn
por preventi kaj kuraci la epidemiojn kaj teknologian regularon.
La china registaro postulas, ke chiuj lokoj kaj koncernaj
departementoj intensigu medicinan monitoradon por preventi infektadon
de birda gripo al la homoj, perfektigu la preventajn rimedojn al
la loghantoj de la epidemiaj lokoj kaj homoj, kiuj kontaktas birdojn,
ekipu ilin per necesaj preventaj instalajhoj, levu la konscion de
la popolo pri higieno kaj sekureco kaj bone faru memprotektadon
kaj medicinan monitoradon al la homoj, kiuj facile infektighas de
la epidemio, por frue trovi, raporti, izoli kaj kuraci la infektitojn.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|