Birda
gripo estas infekta sinteza sindromo de malsano kauzita de subgrupo
de A-tipa gripa viruso kaj estis determinita de la Internacia Oficejo
de Epizootioj kiel A-klasa infekta malsano. Ghi estas nomata ankau
vera kokpesto au europa kokpesto. Ne nur koko, sed ankau aliaj kortobirdoj
kaj sovaghaj birdoj estas infekteblaj de birda gripo.
La plej frua okazo de birda gripo aperis en 1878, ke
en Italio mortis granda nombro da kokoj, kaj tiam oni nomis tion
kokpesto. En 1955 sciencistoj determinis, ke la patogena viruso
estas A-tipa gripa viruso. En la pli ol cent jaroj post apero de
tiu malsano la homaro ankorau ne trovis efikajn metodojn por preventi
kaj kuraci ghin kaj povis fari nur antisepson, apartigon kaj grandnombran
buchadon por bremsi disvastighon. En lokoj, kie okazas altpatogena
birda gripo, la ekonomio estas multe damaghita.
La birda gripo en iuj aziaj landoj estas kauzita de
viruso de tipo H5N1, kaj ghi disvastighas inter birdoj kaj malofte
inter homoj. Ghis nun oni ne registris kazon de infektigho de homo
pro mangho de kokajho au kokovo, sed trovis tiun de rekta infekto
de koko al homo.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|