En la 11-a de februaro la china chefministro Wen Jiabao
prezidis konstantan kunvenon de la Shtata Konsilantaro de Chinio
por interkonsilighi pri preventado kaj kuraco de birda gripo. La
kunveno aprobis kelkajn rimedojn de subteno al kortobirda bredado,
diskutis kaj principe trapasigis "Praktikajn Opiniojn pri Plibonigo
kaj Intensigo de Raportado pri Enlandaj Abruptaj Okazajhoj".
La kunvenantoj auskultis raportojn pri preventado kaj
kuraco de altpatogena birda gripo faritajn de la Komandejo de Preventado
kaj Kuraco de Altpatogena Birda Gripo de Chinio kaj la Shtata Komisiono
por Disvolvo kaj Reformado. La kunveno aprobis "Kelkajn Politikojn
por Superregi Birdan Gripon kaj Subteni Disvolvighon de Kortobirda
Bredado".
Kiam la altpatogena birda gripo atakis Chinion, diversaj
lokoj de Chinio sin strechis por preventado kaj kuraco, kaj la laboro
iris en bona ordo. Sed la pesto ne estis efike bremsita en multaj
lokoj, kaj la situacio ankorau estas severa.
La kunveno postulis bone plenumi la jenajn laborojn:
Unue, plifortigi gvidon, science kaj lauleghe preventi
kaj kuraci, preventi kaj superregi per la popola forto, ghustatempe
trakti kaj solvi problemojn aperintajn en preventado kaj kuraco.
Due, meti la atenton chefe sur chesigon de disvastigho de la pesto
kaj malhelpon de infektigho de homoj. Trie, akcenti kiel preventadon
kaj kuracon de birda gripo, tiel ankau agrikulturan produktadon
kaj levon de enspezo de la kamparanoj por malpliigi damaghon kauzitan
de la pesto. Kvare, bone aranghi produkton, ekspedon kaj rezervon
de vakcino kaj aliaj necesajhoj urghe bezonataj de preventado kaj
kuraco de la pesto. Kvine, serioze plenumi la politikon de racia
kompenso al la damaghitaj bredantoj kaj entreprenoj, kies kortobirdoj
estis buchitaj au injektitaj, kaj kiel eble plej baldau pagi la
kompenson al la damaghitoj. Sese, senprokraste ellabori kaj praktiki
planon de starigo de animala imuna sistemo kaj porimuna laborantaro,
levi la kapablon de preventado kaj urgha reakcio al animala malsano.
Sepe, finance helpi grandajn entreprenojn de bredado, prilaborado
kaj idobredado serioze damaghitajn, rilate diskontan interezon,
impostan privilegion, redukton au nuligon de pago al registara fonduso,
administran pagon kaj prunteprenon de kontanto che banko.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|