La
15-an de februaro la scienc-teknika grupo sub la china komandejo
kontrau alte patogena birda gripo elfaris, surbaze de profunda esplorado,
4 seriojn da teknikoj kaj produktajhoj kun 22 specoj, kapablaj por
imunigo kontrau birda gripo, rapida diagnozo, homa protektado kaj
viruso-mortigado kaj alprenis rimedojn por popularigi ilin kiel
eble plej rapide.
Tiuj teknikaj fruktoj parte estas liveritaj de la konservitaj
teknikoj faritaj lau la shtata plano pri scienc-teknika esplorado
kaj parte esploritaj de eminentaj sciencaj unuoj post apero de la
epidemio. Tiuj teknikaj fruktoj estas efikaj kontrau alte patogena
birda gripo. Per unu el ili, metodo de inversa transkopi-polimeraza
chen-reakcio, oni povas konstati la infektighon de birdoj kaj birdajhoj
je la viruso post 4 horoj, tiel ke oni multe reduktas la tempon
por ekzamenado.
Nun la scienc-teknika grupo energie popularigas tiujn
metodojn al la produktaj establoj per konigo kaj konsultighado kaj
precipe al la lokoj, kie ankorau ne aperis la epidemio por kiel
eble plej rapide establi la teknikan sistemon kontrau la birda gripo
kun la celo levi la preventan kaj kuracan nivelon kontrau la epidemio,
preventi ghian disvastighon kaj garantii la homan sekurecon.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|