|  
                 La 
              Tutlanda Popola Kongreso de la China Popola Respubliko estas la 
              plej supera organo de la shtata povo. Ghi konsistas el reprezentantoj 
              elektitaj de chiuj provincoj, autonomaj regionoj kaj municipoj kaj 
              la Popola Liberiga Armeo. Ghia servo-periodo estas 5 jaroj kaj en 
              la unua trimestro de chiu jaro okazas ghia sesio. 
                La Konstitucio 
              de la China Popola Respubliko tekstas: Chiuj rajtoj de la respubliko 
              apartenas al la popolo. La organo, kie la popolo efektivigas siajn 
              rajtojn, estas la Tutlanda Popola Kongreso kaj diverslokaj popolaj 
              kongresoj. La reghimo de la popola kognreso estas la fundamenta 
              politika sistemo de la China Popola Respubliko. La shtataj institucioj 
              praktikas la principon de demokratia centralizismo. La Tutlanda 
              Popola Kongreso kaj diverslokaj popolaj kongresoj naskighas post 
              demokratia elektado. Ili respondecas por la popolo kaj estas kontrolataj 
              de ghi. La personaroj de la shtataj administraj organoj, jughaj 
              kaj prokuroraj institucioj estas deciditaj de la popola kongreso, 
              respondecas por la popolo kaj estas kontrolataj de ghi. La funkcioj 
              kaj rajtoj de la centraj kaj lokaj shtataj organoj estas deciditaj 
              lau jena maniero: Gvidate de la centra shtata organo la lokaj shtataj 
              institucioj plene disvolvas sian iniciativon kaj aktivecon. La China 
              Popola Respubliko estas unuigita multnacia lando. La lokoj, koncentre 
              loghataj de la naciminoritatoj, praktikas lokan autonomecon kaj 
              chiuj naciaj autonomaj regionoj estas nedisigeblaj de la China Popola 
              Respubliko. 
            Revenu 
              
             |