Sistemo de la popola kongreso

     La sistemo de la popola kongreso temas jene:

    (1) La sistemo de la popola kognreso estas organiza formo de la popol-demokratia diktaturo de Chinio. La shtataj karakteroj kaj la pozicioj de diversaj sociaj klasoj en tiu shtato estas ties shtata sistemo, kaj la organiza formo de iu shtato estas ghia politika sistemo. La shtata sistemo de Chinio estas popol-demokratia diktaturo kaj ghia politika sistemo estas popola kongreso. Tio estas decido de la historio kaj popola volo. Lau la sistemo de la popola kongreso la shtataj organoj organizighas kaj funkcias lau la principo "chiuj rajtoj apartenas al la popolo" kaj demokratia centralizismo. La diversaj shtataj organoj, la centra kaj lokaj registaroj funkcias chiu lau siaj propraj rajtoj, tiel ke la shtata povo ne suferas de troa centralizigho nek de chia komplikeco, por ke chiuj shtataj laboroj estu farataj efike kaj bonorde.

    (2) La sistemo de la popola kongreso estas popol-demokratia sistemo gvidata de la Komunista Partio de Chinio. En Chinio vivas pli ol 1.2 miliardoj da loghantoj. Kiamaniere administri la landon? Tion povas fari nur la tutlanda kaj lokaj popolaj kongresoj demokratie elektitaj de la popolo, respondecantaj por la popolo kaj kontrolataj de ghi kaj la sistemo de la popola kongreso formita sur bazo. La Komunista Partio de Chinio, kiel partio en potenco, efektivigas sian gvidadon super la shtato pere de la sistemo de la popola kongreso kaj organizas la popolon en la landa administrado, por ke la shtataj povoj estu tenataj chiam en la manoj de la popolo.

    (3) La sistemo de la popola kongreso estas fundamenta politika sistemo de Chinio. En Chinio estas diversaj politikaj sistemoj, el kiuj tiu de la popola kongreso estas premiso de chiuj aliaj politikaj sistemoj, montras la kompletan fizionomion de la politika vivo de Chinio kaj estas baza politika sistemo. Ghi estis starigita en 1954. En la dekoj da jaroj post sia starigho ghi ludis ekstreme gravan rolon en ekonomio, politiko kaj aliaj flankoj de Chinio. La historiaj faktoj pruvis, ke ghi konvenas al la shtataj kondichoj de Chinio.

Revenu