La celo kaj gvida principo dum la periodo
de la Deka Kvinjara Plano

    La chefa celo de la ekonomia kaj socia disvolvigho de Chinio de 2001 al 2005 estas:

     Daure rapide disvolvi la nacian ekonomion, akiri rimarkindajn sukcesojn en strategia reguligo de la ekonomia strukturo kaj konsiderinde levi la kvaliton kaj efikon de ekonomia kresko por meti solidan bazon por duobligi en la jaro 2010 la totalan enlandan produktovaloron;

     Rimarkinde progresigi shtatajn entreprenojn en ilia fondo de sistemo de moderna entrepreno, plibonigi la sistemon de socia garantio, iom post iom perfektigi la sistemon de socialisma merkata ekonomio, pli larghe sin malfermi al eksterlando kaj pluapashe disvolvi kunlaboron kun aliaj landoj;

     Havigi pli multajn eblecojn de enoficigho, daure kreskigi la enspezon de la urbanoj kaj kamparanoj, multe plibonigi ilian materian kaj kulturan vivon kaj plifortigi ekologian konstruadon kaj medi-protektadon;
Rapidigi disvolvighon de sciencoj, tekniko kaj eduko, pluapashe levi la kvaliton de la popolo kaj multe progresigi spiritan civilizacion kaj tiun de demokratio kaj legha sistemo.

     La chefa gvida principo de la Deka Kvinjara Plano estas:

     Preni disvolvighon kiel cheftemon, emfazi la unuecon de rapideco kaj efiko kaj efektivigi rapidan disvolvighon sub la kondicho de alta efiko, konsideri la faktorojn de chiuj flankoj kaj difini la jaran ekonomian kreskon en tiu periodo je 7%;

     Preni strukturan reguligon kiel chefan laboron, char en tiu periodo la disvolvigho de la china ekonomio nepre dependos de reguligo, kaj dedichi grandan energion al reguligo de strukturoj de industrio, de regionoj kaj de urboj kaj kamparo, kaj antau chio fari reguligon de industria strukturo kiel shlosilan;

     Preni reformadon kaj pord-malfermon kaj progreson de sciencoj kaj tekniko kiel movforton, meti sur evidentan lokon en tiu periodo la disvolvon de sciencoj, tekniko kaj eduko, pluapashe praktiki la strategion prosperigi la landon per sciencoj kaj eduko, progresigi sciencojn kaj teknikon, kulturi talentulojn kaj akceli kombinon de sciencoj, tekniko kaj eduko kun ekonomio;

     Preni plibonigon de la popola vivo kiel bazan elirpunkton, meti tion sur gravan lokon, havigi pli multajn eblecojn de enoficigho, multigi la enspezon de la loghantoj, raciigi la rilatojn inter enspezo kaj distribuo, perfektigi la sistemon de socia garantio kaj garantii al la popolo vojon al pli bona vivo;

     Kombini ekonomian disvolvighon kun la socia, plenenergie pliigi la socialisman spiritan civilizacion kaj konstruadon de demokratio kaj legha sistemo, bone trakti la rilatojn inter reformado, disvolvigho kaj stabileco kaj akceli la disvolvighon de chiuj sociaj aferoj por garantii la stabilecon de la socio, doni grandan atenton al serioza solvo de la problemo de loghantoj, richfontoj kaj ekologia medio, pluapashe praktiki la strategion de kontinua disvolvigho kaj antauenpushi la harmonian disvolvighon de ekonomio kaj socio.
    

Revenu