Grandskale
disvolvi okcidentan Chinion kaj plirapidigi la disvolvighon de centra
kaj okcidenta Chinio estas grava pasho de Chinio por ghia tria strategia
celo de moderniga konstruado. Estas necese bone starti kaj elstarigi
la chefajn punktojn en tiu periodo, substreki konstruadon de bazaj
instalajhoj kaj ekologia medio, atingi laueble rimarkindajn sukcesojn
en la dauro de 5-10 jaroj kaj samtempe multe disvolvi sciencojn,
teknikon kaj edukon.
S-ro
Zhu Rongji diris, ke en centra Chinio oni devas elvolvi la regionan
avantaghon kaj tiun de chiuflankaj richfontoj kaj plirapidigi la
pashojn de ekonomia disvolvigho, kaj en la orientaj chemaraj regionoj
oni devas strechi rigardon al la en- kaj eksterlanda merkatoj, rapide
progresigi kaj novigi sciencojn kaj teknikon, energie disvolvi nov-
kaj altteknologiajn industriojn kaj eksteran ekonomion, levi la
gheneralan kvaliton de ekonomio kaj la kapablon de konkurenco kun
aliaj landoj kaj modernigi kiel eble plej baldau la progresintajn
regionojn.
Revenu
|