La Kvina Sesio de la Naua Tutlanda Popola Kongreso estis inaugurita
en la 5-a de marto. Tio estas la lasta sesio de la kongreso. La
jenaj 10 diskutotaj problemoj de la sesio estas plej zorgataj de
la popolo:
1.
Plifortigi konstruadon de honesta regado kaj profundigi kontraukoruptan
batalon.
2.
Influo de la aligho de Chinio al la Monda Komerca Organizo sur la
politiko, ekonomio kaj popola vivo de Chinio.
3.
Kreskigi enspezon de la kamparanoj kaj malpezigi iliajn sharghojn.
4.
Antauenpushi lauleghan administradon kaj garantii justican justecon.
5.
Larghigi kanalon de labordonado kaj establi perfektan soci-garantian
sistemon.
6.
Plifortigi sintezan gardon de la socia sekureco kaj teni la socian
stabilecon.
7.
Antauenpushi la reformadon de la kuraca sistemo en la kamparo kaj
malgrandaj urboj.
8.
Garantii dauran, rapidan kaj sanan kreskon de la nacia ekonomio.
9.
Akcenti sekurecon en produktado kaj eviti grandajn akcidentojn en
produktado.
10.
Plifortigi ekologian konstruadon kaj mediprotektadon por efektivigi
dauran disvolvighon.
Revenu
|