La ekonomia disvolvigho en okcidenta Chinio koncernas
ne nur translokadon de entreprenoj kaj enkondukon de kapitalo kaj
fakuloj, sed ankau protekton kaj konstruon de la tiea ekologia medio.
Por
limigi la ekologian malignighon Chinio nun plifortigas la median
protektadon kaj reguligon kaj levas median kvaliton de la urboj
kaj kamparo. Aro da gravaj projektoj estas en plenumado. Sed kie
oni prenas monon por tio? Pri tio s-ro Zha She, membro de la China
Komisiono pri Loghantoj, Richfontoj kaj Medio, opinias, ke por garantii
la investon al ekologia konstruo kaj mediprotekto, plifortigi la
koncepton kaj kapablon de la tutlanda popolo pri ekonomia disvolvigho
estas necese ellabori impostan sistemon pri ekologio. Li proponis
kiel eble plej baldau ellabori tiun sistemon kaj starigi kompensan
imposton por medio kaj richfontoj.
Eksterlande
la ekologia imposto ampleksas investon, prilaboron, muntadon, produktadon,
ellasadon k.a. Pere de imposto super la produktoj malutilaj al la
naturaj richfontoj (ekz. energio kaj akvo) kaj medio oni ekscitas
investon al mediprotekta tekniko, racian utiligon de richfontoj,
disvolvon de la merkato de senpoluaj varoj cele efektivigi la median
regularon.
La
fina celo de la ekologia imposto estas sama, kiel la makroskopa
celo de la ekonomia disvolvigho de la registaro, t.e. redukti la
medipoluadon, malpliigi uzadon de energioj kaj aliaj naturaj richfontoj,
eksciti ilian cirkulan uzadon kaj meti disvolvon de la ekologia
ekonomio en la unuan lokon, sed ghia proksima celo estas malpliigi
konsumon de la poluaj produktoj kaj kolekti kapitalon.
Decidante
la ekologian imposton, oni devas prizorgi ankau bezonon de la ekonomia
disvolvigho, serchi sistemon de kompensa imposto por medio kaj ekologio.
Ekz. oni povas unue imposti konsumadon de benzino, dizeloleo kaj
karbo kaj imposti bruadon, rubon en urboj kaj shanghi pagigon pro
malpurajhoj en imposton super ellaso de malpurajhoj.
La
kolektita mono nepre devas esti uzata por media protektadoj. En
la estonteco oni devas iom post iom reguligi la imposton surbaze
de media prijughado. La registaro devas praktiki malsamajn impostojn
por devigi la entreprenojn shpari energiojn kaj redukti poluon,
esplori kaj disvolvi avangardajn teknologiojn. La registaro povas
ankau kompensi la homojn, kiuj suferis de la poluado, per la kolektita
mono.
La
shtato devas senpage liveri grenon kaj arbidojn al la kamparanoj
per parto de la kolektita mono por protekti akvon kaj arbarojn,
pliigi ilian areon lau malsamaj kondichoj kaj akceli la ekologiajn
protekton kaj konstruadon en okcidenta Chinio.
Revenu
|