Opono kontrau terorismo farighis multe parolata
temo de la popolaj reprezentantoj. S-ro Yang Yunzhong, profesoro
de iu militafera universitato de Chinio, proponis kiel eble plej
baldau ellabori kontrauterorisman leghon por havigi al la batalo
kontrau la en- kaj eksterlandaj terorismaj fortoj efikan leghan
armilon.
Post
la okazajho de la 11-a de septembro, terorismo kaj opono kontrau
terorismo farighis unu el la fokusoj de la milita kaj politika batalo
de la mondo. Nun la tutmondighinta terorisma forto pli kaj pli serioze
minacas la sekurecon de multaj landoj kaj ankau Chinio vizaghas
al minaco de terorisma forto.
Yang
diris: "Protekti la shtatan suverenecon kaj teritorian integrecon
de Chinio kaj oponi kontrau chia nacisplitismo, internacia terorismo
kaj religia ekstremismo estas grava enhavo de shtata sekureco en
la nova jarcento. Chu oni povos efike venki la minacon de tiuj tri
fortoj al Chinio, tio koncernos la socian stabilecon kaj sekurecon
de la popola vivo, la sekurecon kaj disvolvighon de la lando."
Fine
en sia projekto profesoro Yang diris: "Chinio devas kiel eble
plej baldau ellabori kontrauterorisman leghon. Tio estas urgha bezono
de la kontrauterorisma batalo de la mondo, pruvos klaran starpunkton
de Chinio kontrau chia terorismo kaj konformos al la bezono de la
internacia kunlaboro en batalo kontrau terorismo."
Revenu
|