Inaugurighis la Kvina Sesio de NTPK de Chinio

    La 5-an de marto inaugurighis en Pekino la Kvina Sesio de la Naua Tutlanda Popola Kongreso (NTPK) de Chinio. Chefministro Zhu Rongji faris laborraporton de la china registaro.

    La raporto koncernas ok flankojn rilate la registaran laboron:

    Rapidigi progreson de ekonomio per pligrandigo de enlanda bezono de Chinio.

    Rapidigi progreson de agrikulturo kaj kampara ekonomio kaj kreskigi enspezon de la kamparanoj.

    Antauenpushi reformadon de la ekonomia sistemo kaj reguligon de la ekonomia strukturo.

    Altigi la nivelon de pordmalfermo en chiuj flankoj lau bezono de la nova situacio post la aligho de Chinio al la Monda Komerca Organizo.

    Daure plenforte reguligi la ordon de la socialisma merkata ekonomio de Chinio.

    Praktiki la strategion prosperigi Chinion per sciencoj kaj eduko kaj evolui kontinue; plifortigi ideologian konstruadon.

    Pli profunde reformi funkciojn de la registaro kaj plifortigi honestan politikon.

    Pli bone fari la diplomatiajn aferojn.

    Zhu Rongji diris en la raporto, ke en 2001 la nacia ekonomio de Chinio tenis bonan tendencon de disvolvigho, la enlanda produktovaloro de Chinio levighis je 7.3% kompare kun tiu de 2000; pliprofundighis la reformado de la ekonomia sistemo; progresis la sciencoj, tekniko, eduko kaj sociaj aferoj; plibonighis la vivo de la popolo.

    Zhu Rongji diris, ke en la nova jaro Chinio devas teni la ekonomian kaj socian stabilecon, pligrandigi enlandan bezonon, daure profundigi la reformadon, pligrandigi la pordmalfermon, rapidigi reguligon de la eknomia strukturo, plifortigi la merkat-ekonomian ordon, levi la kvaliton kaj efikon de ekonomia kresko kaj akceli konstantan progresadon de la nacia ekonomio kaj socio por renkonti la 16-an Tutlandan Kongreson de la Komunista Partio de Chinio okazonta en oktobro.

    2866 reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso cheestis la inauguron.

Revenu