Li agas kontrau sabla ventego

    Menciante subigon de sabla ventego en Chinio, popola reprezentanto Chen Shoupeng veninta de la Autonoma Regiono de Interna Mongolio montris grandan intereson. "En marto de 2001, kiam mi venis al Pekino por partopreni en la kongreso, Pekino estis atakata de sabla ventego, kaj servisto de la hotelo sherce diris al mi, ke la popolaj reprezentantoj de Interna Mongolio alportis al Pekino la sablan ventegon."

    La sherco de la servisto pikis la koron de Chen Shoupeng. Post reveno de la kongreso li iniciatis la fondighon de la Asocio de Esploro kaj Subigo de Sabla Ventego de Interna Monglio de Chinio kaj prenis sur sin la prezidantecon.

    Li aghas jam 70 jarojn, sed por akiri primarajn materialojn, li faris esploradon en Muus-dezerto unu jaron. Li estis kontenta pri la esplorado. Li konigis, ke la asocio kaj koncernaj departementoj faris kunlaboron en aeroplana dissemado de herbosemoj. Rezulte de tio malmultighis nudaj dunoj. Post kelke da jaroj la nudaj dunoj certe kovrighos de herboj. Krome la asocio kulturis 200 hektarojn da forsto che la Flava Rivero en Interna Mongolio.

    Sabla ventego originas de la Altebenajho de Interna Mongolio kaj duono devenas de la Mongola Popola Respubliko. Chen diris, ke penado de Chinio sola ne povas radikale subigi la sablan ventegon, kaj necesas kunlaboro de periferiaj landoj kaj internacia organizo tiurilate.

    Por altigi la konscion de la publiko pri mediprotektado, li kaj lia asocio planas starigi forumon de ekologia konstruado kaj ekologian retstacion kaj kompili legolibron pri ekologia virto. Evidente post la kongreso li havos multon por fari.

Revenu