En la 10-a de marto okazis en
Pekino laborkunsido pri la medio de homaj richfontoj. China prezidanto
Jiang Zemin prezidis la kunsidon kaj faris paroladon. Li emfazis,
ke por efektivigi la dauran disvolvighon de la ekonomio kaj socio
de Chinio, por ke la posteuloj de la china nacio chiam havu bonajn
kondichojn por ekzisto kaj disvolvigho, oni nepre devas ghuste trakti
la rilatojn inter la ekonomia disvolvigho kaj la medio de homaj
richfontoj, akceli la akordon kaj harmonion de la homoj kaj la naturo,
pene krei civilizacian disvolvighan vojon por progresa produktado,
bona vivo kaj bona ekologia medio.
Chefministro
Zhu Rongji emfazis en sia parolado la chefajn laborojn rilate medion
de homaj richfontoj: nome, daurigi la stabilan malaltan kreskadon
de la loghantaro por efektivigi la difinitan celon de superrego
de la nombro de la loghantaro; akcenti la administradon kaj racian
utiligon de la teraj richfontoj de la shtato kaj pluapashe sciencigi,
normaligi kaj legalizi la administradon, ekspluaton kaj utiligadon
de la shtataj teraj richfontoj; plifortigi mediprotektadon kaj ekologian
konstruadon kaj doni grandan atenton al traktado de poluado en gravaj
basenoj, regionoj, maroj kaj grandaj kaj mezgrandaj urboj; plifortigi
akvoadministran konstruadon kaj administradon de akvorichfontoj.
Chefaj
gvidantoj de la provincoj, autonomaj regionoj kaj municipoj cheestis
la kunsidon.
Revenu
|