Guangdong estas unu el la provincoj, plej
frue malfermitaj en Chinio, kaj la tieaj entreprenoj havas bonan
konon pri merkato. En la sesio de la nuna china popola kongreso
reprezentantoj de Guangdong-aj entreprenoj faris varman diskuton
pri la novaj alpreneblaj rimedoj post membrigho de Chinio al MKO.
Liang
Weifa, estro de la Buroo de Ekstera Komerco kaj Ekonomia Kunlaboro
de Guangdong, opinias, ke por akcepti defion de MKO, la registaro
devas shanghi siajn funkciojn kaj laborsistemon, iom post iom establi
administran kaj funkcian sistemojn, konvenajn al la regularo de
MKO, levi siajn kapablojn en decido de politikoj, planado, organizado
kaj harmoniigo, servado kaj kontrolo de la merkato, krei publikan,
justan kaj racian merkatan medion. Estas grava la shanghigho de
la registaraj funkcioj, kaj la entreprenoj devas iniciative konformigi
sin al tiu transformado por ne lasi fremdulojn forpreni nian fromaghon.
Li
opinias, ke post membrigho de Chinio al MKO, granda sumo da fremdlandaj
kapitaloj estos investitaj en Chinio, dum la enlanda investado farighos
pli kaj pli ofta kun ekonomia disvolvigho. Kvankam Chinio havas
regulojn pri administro de eksterlandaj kapitaloj, tamen ghi urghe
bezonas leghon pri investado por reguligi la merkatan investon,
tial en la chi-foja sesio s-ro Liang prezentis sian proponon "Pli
rapide ellaboru leghon pri eksterlanda investo".
Kiamaniere
la trafikaj entreprenoj gajnos profiton post membrigho de Chinio
al MKO? Zhang Chunlin, ghenerala direktoro de la Internacia Aerodromo
Baiyun de Kantono, unu el la tri plej grandaj aerodromoj de Chinio,
diris, ke la membrigho estas kaj bona shanco kaj defio por Chinio.
Baiyun estas grava flughaveno en suda Chinio. Nun ghia nova parto
estas en strecha konstruado, kaj lau la plano chi-jare plenumighos
la konstruado kaj post 3 jaroj ghi farighos moderna pivota adrodromo.
"Konu
aliajn unue kaj disvolvu vin mem poste." Tio estas sperto de
Huang Deming, reprezentanto de la kongreso kaj prezidanto de la
Komerca Chambro de Privataj Entreprenoj de Maoming, Guangdong-provinco.
Li diris, ke ne estas facile por ke Chinio kunfandighu en la mondan
familion, kaj la varoj de privataj entreprenoj havu sian lokon en
internacia merkato. Nur kiam la entreprenoj havos merkaton, klare
konos la normojn kaj poste faros reproduktadon, ili evitos erarvojon.
Multaj
entreprenistoj diris, ke post membrigho de Chinio al MKO la merkata
konkureco farighos pli drasta kaj bonorda en Chinio kaj tiam por
eterne forpasos la tempo, kiam oni kredas spekulacion kaj hazardan
venkon. Kiu faros la premon de pordmalfermo movforto, tiu gajnos
venkon en la konkurenco.
Revenu
|