Fermighis la Kvina Sesio de NTPK de Chinio

    La 15-an de marto fermighis en Pekino la Kvina Sesio de la Naua Tutlanda Popola Kongreso (NTPK) de Chinio.

    La fermo estis la lasta programo de la NTPK de Chinio. Per vochdonado la kongreso aprobis rezoluciojn (projektoj), inkl. tiujn de labora raporto, nombro de membroj de la Deka Tutlanda Popola Kongreso (DTPK), elekta problemo kaj laboraj raportoj de la superaj kortumo kaj prokurorejo, kaj projektojn pri elekto de DTPK-membroj de la Specialaj Administraj Distriktoj de Hongkong kaj Makao.

    La kongreso ricevis 1194 projektojn, inter kiuj 285 estis prenitaj kiel opinioj por konsidero de la Tutlanda Popola Kongreso au ghia Konstanta Komitato.

Revenu