Sekeco
turmentas nordan Chinion jam de pluraj jaroj. Ie en la Flava Rivero
haltis la fluado kaj post tio la sama afero okazis en Songhua-rivero,
granda rivero en nordorienta Chinio. Pro tio la projekto pri konduko
de akvo de sude norden finfine metighis en la shtatan planon.
Tio ja
estas grandega konstrua projekto. Kvankam fakuloj multfoje diskutis
pri ghia praktikebleco en tekniko, tamen pluraj erudiciuloj diris,
ke tio ne povas radikale solvi la problemon pri akvomanko en norda
Chinio.
D-ro Zhang
Jiacheng de la China Meteorologia Akademio kalkulis la akvorezervon
de Chinio lau la teorioj de hidrologio kaj meteorologio kaj venis
al la konkludo, ke la akvokvanto de suda Chinio estas multe malpli
granda, ol kiom oni antaue supozis, kaj plie, rizo, kiu estas vaste
kulturata en suda Chinio, bezonas pli da akvo ol tritiko, vaste
kulturata en la nordo. Chinio estas lando, kiu suferas de konstantaj
inundo kaj trosekeco, kiuj ofte samtempe atakas la landon, tial
la grandskala konduko de akvo de sudo norden povas nur iagrade provizi
nordon per akvo, sed por fundamente solvi la problemon pri akvomanko
oni devas fari chion lau la natura legho, observi la principon pri
daura disvolvigho kaj postlasi al la posteuloj bonan vivmedion.
Por liberigi
sin el la grava akvomanko pluraj urboj ellaboris regulojn por shpari
akvon, kio ja estas necesa, tamen tio ne estas radikala rimedo por
solvi la problemon. En 1998 la basenoj de Yangzi- kaj Nenjiang-riveroj
estis atakataj de ekstreme granda inundo, de kio oni multe suferis.
Tiam la shtato decidis blokadi montojn por kreskigi arbojn kaj cedigi
teron al arbaro kun la celo preventi ne nur inundon, sed ankau halton
de akvofluo. Koncernaj materialoj diras, ke Songhua estas rivero,
kies akvonivelo multe diferencas en malsamaj sezonoj, kaj 70-80%
de ghia akvo devenas de pluvo en la monatoj inter junio kaj septembro.
Ghia akvofonto estas el la arbaraj regionoj de la Granda Xing'an-montaro
kaj Changbai-montaro. Tamen ili suferas de serioza hakado de arboj
jam de pli ol 10 jaroj kaj pro tio ilia kapablo rezervi akvon jam
multe malpliighis. Kaj la marchoj ambauflanke de la rivero jam farighis
kampoj sen kapablo rezervi akvon. La sekvajho estas natura: Abundo
da pluvo kauzas inundon kaj malabundo da ghi -- trosekecon. La basenoj
de la Flava Rivero kaj iuj aliaj riveroj en norda Chinio havas la
saman problemon.
En 2000,
kiam ekologoj faris esploradon che la fonto de Yangzi-rivero, ili
trovis, ke tie la ekologia medio estas detruita kaj brancho de Yangzi
jam sekighis. Por solvi la problemon pri akvomanko en norda Chinio
oni devas alpreni fundamentajn metodojn, alie post kelkaj jaroj
ankau Yangzi suferos same kiel la Flava Rivero kaj Songhua-rivero.
Tio ja ne estas senkauza.
Nun la
konsrtruo konduki akvon de sude norden jam komencighis. D-ro Zhang
proponis, ke la akvo kondukita de sude norden ne devas esti uzata
simple por solvi la akvan krizon en industrio, terkulturo kaj chiutaga
vivo, kaj oni devas konsideri, kiel sufiche uzi la akvon de Yangzi-rivero
por kiel eble plej baldau solvi la seriozan ekologian malekvilibron
en norda Chinio kaj radikale solvi la problemon de fluohalto en
la Flava Rivero kaj Songhua-rivero.
Revenu
|