Antautagmeze
de la 5-a de marto, la 4-a Sesio de la 9-a China Popola Kongreso
inaugurighis en la Popola Halo, Pekino.
Unu el
la chefaj programeroj de la sesio estas ekzameni kaj aprobi la 10-an
kvinjaran planon de la nacia ekonomio kaj socia progreso, ellabori
praktikan orientighon por la ekonomia kaj socia disvolvigho de Chinio
en la venontaj 5 jaroj.
La inauguron
prezidis Li Peng, prezidanto de la Konstanta Komitato de la China
Popola Kongreso. Chefministro Zhu Rongji faris la raporton. En la
raporto Zhu Rongji prezentis la chefajn celojn por la ekonomia kaj
socia disvolvigho en la venontaj 5 jaroj: teni kompare rapidan disvolvighon
de la nacia ekonomio, akiri evidentan efikon en strategia reguligo
de la ekonomia strukturo, evidente altigi la kvaliton kaj efikon
de la ekonomia kresko, fundamenti solidan bazon al duobligo de la
totala produktovaloro de 2000 en la jaro 2010; multe progresigi
la shtatajn entreprenojn en starigo de moderna entreprena sistemo,
kompletigi la socian garantian sistemon kaj la sistemon de la socialisma
merkata ekonomio, pluapashe praktiki sinmalferman politikon kaj
intensigi internacian kunlaboron, havigi pli multajn eblecojn de
enoficigo, daure altigi la enspezon de urbanoj kaj kamparanoj, plibonigi
la materian kaj kulturan vivon de la popolo, plifortigi ekologian
konstruadon kaj mediprotektadon, rapidigi disvolvighon de sciencoj,
teknologio kaj edukado, pluapashe altigi la kvaliton de la popolanoj,
ilian civilizacion kaj konscion pri demokratio kaj leghoj.
En la
raporto Zhu Rongji multe eksplikis la orientighon kaj taskojn de
la 10-a kvinjara plano. Li diris, ke lau la en- kaj eksterlandaj
situacioj de la nova jarcento, la venontaj 5-10 jaroj estos ekstreme
gravaj por la ekonomia kaj socia disvolvigho de Chinio.
La 10-a
kvinjara plano estas por Chinio la unua kvinjara plano en la nova
jarcento, unua kvinjara plano por la tria strategia dispozicio de
efektivigo de moderniga konstruado, kaj ankau la unua kvinjara plano
post la unuapasha starigho de la sistemo de la socialisma merkata
ekonomio. 2870 kongresanoj varme aplaudis por la raporto de Zhu
Rongji.
Revenu
|