Retrorigardinte
la sukcesojn atingitajn de Chinio en la periodo de la Naua Kvinjara
Plano, chefministro Zhu Rongji malkashe montris la problemojn en
sia "Raporto de la kompendio de la Deka Kvinjara Plano pri
la Nacia Ekonomio kaj Socia Disvolvigho" de la nuna Chinio.
Tiuj problemoj
resumighas kiel jene:
Neracia
estas la industria strukturo, neharmonia la ekonomia disvolvigho
en diversaj regionoj;
La kvalito de la nacia ekonomio estas malalta en la ghenerala stato
kaj malforta estas nia internacia konkurenco;
La socialisma
merkat-ekonomia sistemo estas ne perfekta kaj elstaraj estas iuj
faktoroj malutilaj al disvolvigho de la produktaj fortoj en nia
politika sistemo;
La sciencoj,
tekniko kaj edukado estas kompare postighintaj kaj la kreiveco en
sciencoj kaj tekniko malforta;
Estas
nesuficha la akvaj kaj petrolaj richfontoj. En iuj regionoj la ekologia
medio malbonighas;
Serioza estas la premo de enoficigo, malrapida estas kresko de la
enspezo de kamparanoj kaj parto de urbanoj kaj pligrandighas la
diferenco de enspezoj;
Estas
malbonorda la merkata ekonomio sur iuj terenoj. Jen kaj jen okazas
gravaj akcidentoj;
Seriozaj estas malversacio, koruptigho, malshparo, formalismo kaj
burokratismo;
La socia
sekureco en iuj regionoj estas malbona.
La chefministro
opinias, ke estas ja komplikaj la kauzoj de tiuj problemoj, kiuj
kompreneble rilatas al niaj fushoj en la laboro.
Revenu
|