Posttagmeze
de la 7-a de marto, cheestante la diskutadon de Xinjiang-aj reprezentantoj
de la popola kongreso, Wang Shucheng, ministro de akvomastrumado,
estis bombardita de hongkong-aj jhurnalistoj. Videblas, ke iliaj
demandoj estis bone pripensitaj kaj la hongkong-a gazetaro donis
grandan atenton al la granda projekto konduki akvon el sudo norden
kaj al akvomastrumado en la ekonomia disvolvo en okcidenta Chinio.
Char Xinjiang
ne estas loko, kiu koncernas la projekton konduki akvon el sudo
norden, tial ministro Wang parolis nur pri akvomastrumado en la
ekonomia disvolvo en okcidenta Chinio.
"Por
la ekonomia disvolvo en okcidenta Chinio antau chio oni devas atenti
la akvomastrumadon," la ministro diris. "Chinio havas
longan historion de terkulturo, kaj teknika nivelo de ghia akvomastrumado
estas alta en la mondo. Tio, kion la Ministerio de Akvomastrumado
devas fari en la periodo de la Deka Kvinjara Plano, estas sinteze
kaj lauplane uzi la akvofontojn en la okcidenta parto de Chinio
por garantii la bezonon de agrikulturo kaj urboj kaj samtempe protekton
de la tiea ekologia medio."
Demandite,
kiamaniere oni solvos la financan problemon en tiu afero, la ministro
respondis, ke char Chinio estas lando disvolvighanta, ghi bezonas
multe da mono por sia baza akvomastruma konstruado. Sed, escepte
de la sistemo pri akvoliverado en urboj, la konstruado de bazaj
instalajhoj, farata de la shtataj akvomastrumaj establoj ghenerale
apartenas al publik-utila afero. Se oni faras tion komplete lau
postulo de merkata ekonomio, repago venos ne tre baldau, tial la
bezonataj sumoj en akvomastrumado en la ekonomia disvolvo en okcidenta
Chinio dependos chefe de la registaro. Se chinaj kaj alilandaj entreprenistoj
volus investi, tio devus esti en la kadro de malgrandaj projektoj
kaj plie antau la investo oni devas fari interkonsenton kun detalaj
artikoloj.
Koncerne
la ekvilibron inter la akvomastruma disvolvo kaj media protekto,
la ministro refoje substrekis la gravecon de la totala projektado.
Chiufoje antau komenco de nova projekto fakuloj devas fari rigoran
argumentadon por garantii la akvo-bezonon de la produktado kaj popola
vivo kaj bonan protekton de akvofontoj en okcidenta Chinio.
Al la
demando, kiel oni defendos samtempe la interesojn de la shtato,
investantoj kaj popolamasoj en akvoliverado, la ministro respondis,
ke la registaro regos la akvoliveradon, sinteze utiligante la administran,
ekonomian kaj leghajn rimedojn kaj la prezo de akvo devas esti decidita
de la registaro por ke la registaro povu repreni la elspezon kaj
samtempe la popolanoj povu elteni kaj precipe en la periodo de trosekeco
la registaro malpermesas chian kurzaltighon.
Ministro
Wang Shucheng estis tre ghoja pro prizorgo de hongkongaj jhurnalistoj
al la akvomastruma afero de la patrio kaj diris, ke li estus ghoja,
se li havus tempon por pli detala diskuto kun ili. Li deziris, ke
pere de la hongkong-a gazetaro pli da homoj informighu pri la projekto
de la Ministerio de Akvomastrumado por la venontaj 5 jaroj kaj subtenu
la konstruadon precipe en okcidenta Chinio.
Revenu
|