Ministro de financo en la popola kongreso

    La 6-an de marto, sinjoro Xiang Huaicheng, ministro de financo, faris raporton pri plenumo de la budgheto al la reprezentantoj en la popola kongreso kaj matene de la sekvanta tago li venis en la kunvenejon de la Guizhou-a Delegacio por auskulti ghian diskuton, char en la tuta Chinio la financa malfacilo de Guizhou estas tre granda.

    Per sia cheesto li multe ghojigis la membrojn de la Guizhou-a Delegacio. La guizhou-anoj parolis pri sia impreso pri la gravaj raportoj en la kongreso. Tushante la financan staton de Guizhou, ili farighis ekscititaj. Kvankam eksterdome la malvarmo ankorau ne cedis al printempa varmeto, tamen en la kunvenejo regis varma etoso.

    Resumante la diskuton de la guizhou-aj reprezentantoj, oni povas koni la ekonomian staton en la nuna tempo kiel jene:

    Unue, Guizhou estas malricha. En la periodo de la Naua Kvinjara Plano la plej grava sukceso de la provinco estis sukcesa solvo de la grena malfacilo kaj la jara financa kresko estis 17%, pli alta ol la averagha procentajho de la tuta lando, tamen la ekonomia stato de la provinco restis ne ghojiga. En Guizhou nun ankorau estas 48 malrichaj gubernioj lau la shtata kriterio kaj la pokapa jara enspezo okupas la lastan lokon de la lando.

    Due, Guizhou urghe bezonas subtenon de la shtato politike kaj finance. En la periodo de la Deka Kvinjara Plano Guizhou alfrontos grandan malfacilon en financo kaj por richigo de la kamparanoj, kaj por reformado de la shtataj entreprenoj, nuligo de la postighinteco de sciencoj kaj tekniko kaj por pagi pension kaj aliajn sociajn garantiojn. Tial la reprezentantoj forte deziras, ke la financa departemento de la centra registaro donu pli da atento al Guizhou.

    La ministro diris tamen malmulte. Li emfazis, ke en la periodo de la popola kongreso kaj la popola politika interkonsiligha konferenco la registaraj oficistoj nur auskultas la diskuton anstatau esprimi sian opinion.

    La ministro de financo, kvankam konas la financan staton de chiuj lokoj ne detale, tamen atenteme esploris la staton de Guizhou. Li bone konas indicojn de la financa disvolvigho de la provinco, mankon de ghiaj chefaj industrioj, malbonajn kondichojn de ghiaj geografia situo kaj mankon de lokaj superecoj.

    La ministro diris, ke kvankam la provinco jam solvis la problemon pri manghajhoj kaj vestajhoj, tamen ne atingis la bonhavighon, kaj nun la provinco trovighas en la periodo por meti bazon al la rapida ekonomia disvolvigho, tial la financa departemento de la centra registaro devas doni pli da zorgo al la provinco. Li diris, ke en la pasintaj jaroj la ministerio de financo ja tion faris. En la periodo de la Naua Kvinjara Plano la centra registaro subvenciis la provincon per granda sumo, kiu kreskis chiujare je unu miliardo da juanoj kaj en 2000 la financa subvencio atingis 6.7 miliardojn da juanoj.

    La ministro diris, ke ghuste kiel oni informighis, la financaj kondichoj en 2001 ja ne estas ghojigaj kaj estos granda malfacilo elspezi por solvi la malfacilojn de provincoj, char en 2001 oni devas levi la salajron de la loghantoj. Li diris, ke la financa subteno kredeble neniam kontentigos la popolon. Li atentigis, ke en la pasinta jaro la financa enspezo de la shtato estis 193 miliardoj da juanoj, kio rikoltighis iasence de batalo kontrau kontrabando, kurzaltigho de nafto en la monda merkato, vigligho de akcioj, restaura disvolvigho de entreprenoj kaj aliaj faktoroj, tial estos tre malfacile plu kreskigi la financan enspezon.

    La ministro sincere diris, ke li jam notis chiujn rimarkigojn de la kunvenantoj. Li deziris ankau, ke gvidantoj de la provinco preparu sufiche da materialoj por pli detala diskuto kun li por la ekonomia disvolvigho de Guizhou.

Revenu