|  
                 S-ino 
              Shen Jilan aghas 72 jarojn. Shi partoprenis 1-9-ajn Tutlandajn Popolajn 
              Kongresojn kiel reprezentanto, kiu akiris titolojn de supera labormodelo, 
              shtata labormodelo kaj avangarda virino. Shi diris: "Mi estas 
              kamparano kaj sentas grandan respondecon diskuti pri gravaj aferoj 
              en la Popola Halo. Kiel reprezentanto de la popolo, mi devas reprezenti 
              ghiajn interesojn. Mi chiam respektas faktojn kaj diras korvershe. 
               
                 Menciante 
              sian spertajhon atesti la sistemon de la China Popola Kongreso, 
              shi diris ke shi unuafoje eliris el sia hejmvilagho de Shanxi-provinco 
              en 1954 por partopreni la unuan popolan kongreson en Pekino kaj 
              diskuti pri la Unua Kvinjara Plano. Nun shi kaj aliaj kongresanoj 
              kune diskutas pri la Deka Kvinjara Plano. En la pasintaj 46 jaroj 
              shi spertis grandan shanghighon de Chinio. Antaue la kongresanoj, 
              kiuj havis altan klerecon, estis malmultaj, sed nun la kongresanoj 
              kun relative bona edukiteco levis sian jughkapablon pri la politiko. 
              Shi diris, ke por bone reprezenti la popolojn, shi devas senchese 
              studi. 
               
                 Xigou-vilagho, 
              kie Shen Jilan vivas, estis malricha. Gvidate de shi la vilaghanoj 
              en pasintaj jaroj verdigis kalvajn montojn kaj starigis ladmanghajhan 
              kaj metalurgian fabrikojn por altigi sian enspezon. Shi opinias, 
              ke nur kunvivante kun la vilaghanoj, shi povas koni ilian deziron 
              kaj postulon. En la kongreso shi proponis konstrui akvokonservejon 
              por altigi la produktokvanton kaj enspezon de la kamparanoj.  
            
            
            Revenu 
               
                 
             |