La 3-an
de marto, 2001, inaugurighis la 4-a Sesio de la Naua China Popola
Politika Interkonsiligha Konferenco en Pekino. 2097 membroj de la
konferenco cheestis la inauguron kaj auskultis la laborraporton
faritan de Ye Xuanping, vicprezidanto de la tutlanda komitato de
la konferenco, en la nomo de ghia konstanta komitato.
S-ro Ye
diris, ke en la pasinta jaro la tutlanda komitato de la konferenco
atente faris politikan interkonsilighon, demokratian kontrolon kaj
diskuton de la politikaj aferoj. Ghi plenumis jenajn aferojn:
I. Koncerne
la Dekan Kvinjaran Planon, post fermo de la 3-a Sesio en la pasinta
jaro la tutlanda komitato sendis 14 inspektajn grupojn al dekkelkaj
provincoj, autonomaj regionoj kaj municipoj kaj faris dekkelkajn
raportojn, prezentante multajn proponojn pri la akva richfonto de
Chinio, ebleco de ghia ekonomia disvolvigho, inghenierioj konduki
akvon el suda parto al seka nordo kaj elektron de okcidente orienten,
kaj demando chu mineralaj richfontoj de Chinio sufichas al la bezono
de nia nacia ekonomio kaj socia disvolvigho en la 21-a jc. Tiuj
proponoj servis kiel gravaj referencoj por la centra registaro en
ellaboro de la Deka Kvinjara Plano.
II. Ghi
kontribuis al grandskala disvolvo de la okcidento de Chinio. Post
kiam la china registaro faris gravan decidon pri grandskala disvolvo
de la okcidento de Chinio, membroj de la konferenco faris 128 valorajn
proponojn, rilatajn al konstruo de la gravaj vojoj inter la nordokcidento
kaj sudokcidento, ekonomia kunlaboro de la orienta kaj okcidenta
partoj, reguligo de la agrikultura strukturo, akvaj richfontoj,
protekto de la ekologia medio, helpo al la malrichaj familioj k.a.
La tutlanda komitato resumis la proponojn de diversflankaj personoj
kaj prezentis "Proponon pri la strategio de la ekonomia disvolvo
en la okcidento de Chinio" al la centra registaro.
III. Por
la socia unuigho kaj stabileco la tutlanda komitato de la konferenco
prezentis en la pasinta jaro 1700 proponojn kaj informojn de siaj
membroj kaj ordinaraj popolanoj al la china registaro. La konferenco
ricevis sume 20000 leterojn de la popolo kaj helpis koncernajn departementojn
de la registaro en solvo de cent aktualaj problemoj, rilataj al
la interesoj de la ordinaraj popolanoj. Estis akceptitaj de la shtataj
institucioj la proponoj pri financa reguligo, profundigo de la sistemo
de grena vendado, malpermeso de toksoj, forigo de la kashitaj dangheroj
en la defluejoj de inundakvo el Jingjiang-rivero (meza parto de
Yangzi en Hubei-provinco).
IV. Ghi
vaste kontaktighis kun la personoj hongkongaj, makaaj kaj taiwan-aj
kaj elmigrintaj chinoj. La membroj de la konferenco okazigis diversajn
kunsidojn, faris raportojn kaj vizitojn por propagandi la politikon
"unu lando, du sistemoj". 7 societoj el Hongkong, Makao,
Taiwan kaj la cheftero de Chinio kune okazigis simpozion ambauflanke
de la markolo kontrau sendependigho de Taiwan.
V. Plifortigo
de amikaj kontaktoj. Ghis februaro de 2001 la tutlanda komitato
de la konferenco faris amikaj kontaktoj kun 132 institucioj de 81
landoj kaj 4 internaciaj kaj regionaj organizoj. Chinio sukcese
okazigis "Forumon de la 21-a jc." kun la temo "Ekonomia
tutglobigho kaj Chinio" kaj pliigis la kontakton de la China
Popola Politika Interkonsiligha Konferenco kun internaciaj societoj
kaj famaj personoj.
Fine s-ro
Ye Xuanping alvokis, ke chiuj membroj de la konferenco serioze plenumu
siajn funkciojn en la politika interkonsiligho, demokratia kontrolado
kaj politika diskutado en la unua jaro de la 21-a jc. kaj ankau
la unua jaro de la Deka Kvinjara Plano por akceli la reformadon
kaj modernigan konstruadon de Chinio.
Revenu
|