La
13-an de marto fermighis en Pekino la Kvina Sesio de la Naua Tutlanda
Komitato de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco
(ChPPIK). S-ro Li Ruihuan, prezidanto de ChPPIK, faris gravan paroladon.
Dum
la 10.5-taga konferenco, la komitatanoj auskultis kaj diskutis la
laborraporton de ChPPIK kaj tiun pri prezentitaj proponoj liveritaj
depost la Kvara Sesio de la 9-a Tutlanda Komitato de ChPPIK, cheestis
la Kvinan Sesion de la Naua Tutlanda Popola Kongreso, auskultis
kaj diskutis la raporton de china chefministro Zhu Rongji pri la
registara laboro, tiujn pri planado kaj bugheto de la shtato kaj
tiujn de la chinaj superaj jughejo kaj prokurorejo. La komitatanoj
montris tre pozitivajn opiniojn pri tiuj raportoj kaj ankau prezentis
siajn proponojn.
La
fermon cheestis koncernaj respondeculoj kaj diverslandaj senditoj
en Chinio.
Revenu
|