Helpema entreprenistino Ban Anfen

     Ban Anfen, mjau-a entreprenistino de Guizhou-provinco en sudokcidenta Chinio, helpis 2 mil malrichajn kamparanajn familiojn liberighi el malricheco per brodado kaj farighis fama pro sia helpemo.

    "Char terkulturado ne estas multe profitodona, tial en nia gubernio multaj kamparanoj migris aliloken por labori. La laboro estas peniga, tamen enspezigas malmulte. Nun che ni la virinoj brodas hejme lau mia projekto kaj chiujare enspezas almenau po mil juanojn," diris Ban.

    Jen oni vidas en Anlong-gubernio: Virinoj sin okupas je brodado kaj viroj je preparado de manghajhoj, bredado kaj pashtado. "Se oni povas gajni monon hejme, oni ne migras aliloken," diris Ban.

    Kvankam brodado estas nepre lernenda por mjau-aj knabinoj, tamen tie multaj estas malpli lertaj ol Ban por ne paroli pri projektado. Por levi ilian metiartan nivelon kaj garantii la kvaliton de iliaj produktajhoj Ban asignis en la pasintaj jaroj pli ol 100 mil juanojn por ilia teknika trejnado.

    La kamparanoj bonhavighintaj de brodado montris al shi profundan dankon, tamen shi diris: "La vilaghoj disvolvighas per unuigho kaj reciproka helpo. Mi farighis prezidanto de la kompanio ja tute hazarde."

    Shi, havis klerecon nur de elementa lernejo. Shi neniam pensis pri establado de kompanio. Shi shatis nur brodadon. En 1992 shi brodis rubandon en sia hejmo kaj gvidantoj de la gubernio rimarkis tion kaj opiniis, ke shiaj brodajhoj havas proprajn trajtojn. Ili do kuraghigis shin fari pli da brodajhoj kaj post tio helpis shin en fondo de fabriko kaj pruntedonis al shi 150 mil juanojn. En 1997 la gvidantoj de shia urbeto proponis al shi registri la markon.

    Pro dankemo shi donacis monon al la urbeto por konstruo de elektra reto, pontoj kaj shoseoj. En 2001 la de shi entreprenata brodajha kompanio pagis imposton de 30 mil juanoj al la shtato. Kompare kun la vilaghaj entreprenoj en orienta Chinio, shia kompanio estas malgranda.

    Ban havas grandan memfidon pri la brodajhoj de naciminoritataj regionoj en okcidenta Chinio, kies farado estas ne anstatauigebla per mashino. Kvankam portempe shi ne havas sian propran grupon de vendistoj, tamen komercistoj de Shanhajo, Guangxi, Yunnan kaj Taiwan kaj ankau de Britio kaj Tajlando ofte veturas tien por mendi shiajn varojn.

    "Chiufoje, kiam mi rememoras mian faron, mi certighas, ke helpi la kamparanojn en bonhavigho estas mia devo. Kompare kun la vasta kamparanaro mi estas felicha," diris Ban.

    Kompreneble shi sola ne solvos grandajn malfacilojn de la kamparanoj, tamen shia devokonscio estas inspira.

Revenu