Shuai Jingao, reprezentanto de la China Popola Kongreso el Fujian-provinco,
estis tre ghoja, kiam li renkontis Liu Fusheng, studenton de Qinghua-universitato,
finance helpatan de li.
Shuai
estas homo malavara. Li finance subtenis 112 lernantojn, kiujn li
rigardis kiel siajn proprajn infanojn. El ili 63 studentighis kaj
Liu estas unu el ili. Liu vivis malfacile kaj kotizo por lia lernado
farighis peza shargho de lia familio.
"Liu
estas sagha kaj diligenta. Mi volontas finance subteni lin,"
diris Shuai.
Fininte
sian lernadon en mezlernejo, Shuai revenis hejmen kaj tie ekokupis
sin je terkulturado. Li laboris kiel tajloro kaj masonisto. Poste
li rimarkis, ke eksterlandanoj shatas lotussemojn de lia hejmloko,
li do sin ekokupis je produktado kaj prilaboro de lotussemoj. Nun
lia kompanio de lotussemaj produktajhoj farighis chefa entrepreno
de la loko, kiu profitigis 10 mil kamparanajn familiojn de la gubernio.
La lotussemoj kun marko Wenxin eksportighas chiujare je mil tunoj
al diversaj lokoj de sudorienta Azio.
"Mi
estas filo de kamparano. Nun mia entrepreno havas certan skalon.
Mi atribuas mian sukceson al prizorgo de la loghantoj kaj subteno
de la registaro. Mi havas devon rekompenci la socion kaj miajn samlokanojn.
Tial chiujare mi elspezas centojn da miloj da juanoj por monhelpi
33 mezlernejanojn kaj studentojn," diris Shuai.
Revenu
|