Akceli
la ekonomian disvolvighon en okcidenta Chinio estas grava strategia
decido por moderna konstruado de Chinio. En la chi-foja sesio de
la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco la cheestantoj
faris multajn proponojn, el kiuj la media protektado estas alte
taksata. Cai Yansong estas fakulo tiuflanka. En la kunveno li montris
sian vidpunkton pri mediprotekto en la ekonomia disvolvigho de okcidenta
Chinio.
"Unue
polui kaj poste senpoluigi. Unue detrui kaj poste restauri"
Tio estis kutima agmaniero en Chinio, sed faktoj pruvis, ke por
tio oni suferis multe, tial por la ekonomia disvolvigho en okcidenta
Chinio oni neniel devas sekvi la antauan vojon. La grundaj regreso
kaj erozio, tera dezertigho, halto de river-fluo, malgrandigho de
lagoj, mallevigho de la subtera akvo, malgrandigho de flauro kaj
mallevigho de ghiaj kvalito kaj kapabloj kaj gravigho de la media
poluado en industriaj kvartaloj en okcidenta Chinio, chio chi tio
estas malfacile riparebla post detruigho. Jen pro kio oni ne devas
akiri ekonomian kreskon je la kosto de detruo de la ekologia medio
kaj oni devas penadi por gajno kaj en ekonomio kaj en mediprotekto.
Li
emfazis, ke okcidenta Chinio estas loko, kie originas Yangzi, la
Flava Rivero kaj Perlo-Rivero, tial ghia media sekureco rekte rilatas
kun tiu de la tuta lando. La serioza grunda erozio povas kauzi fortan
sedimentadon en la malsupra parto de la riveroj kaj en la lagoj,
redukti ilian kapablon reguligi superakvon, akrigi la damaghon de
inundo kaj malutili al industria kaj kampara produkto kaj popola
vivo. Tial por la ekonomia disvolvigho en okcidenta Chinio oni devas
plibonigi la tiean ekologian medion, sed ne regresigi ghin. Preteratenti
la kutiman manieron en la ekonomia disvolvigho kaj garantii la medion
estas bezono por la moderniga konstruado de Chinio kaj ankau grava
rimedo por ekonomia tutmondigho. Konstrui amikan median ekonomian
sistemon estas tre grave por verda ekonomio de la tuta mondo, kio
havas pozitivan influon sur plibonigo de la investa medio, plilarghigo
de la pordmalfermo kaj levo de la kapablo en la merkata konkurenco.
La
ekonomia disvolvigho en okcidenta Chinio estas longatempa kaj peniga
strategia tasko kaj ankau la media disvolvigho estas longatempa
kaj peniga. S-ro Cai proponis, ke la mediprotekto en okcidenta Chinio
devas esti farita surbaze de realeco kaj nun oni devas doni grandan
atenton al la jeno:
En
la komenca periodo de la industriigo kaj urbanizo en okcidenta Chinio,
kiam la loghantoj enspezas ankorau malmulte, oni devas reguligi
la interrilatojn inter disvolvigho de socia ekonomio kaj mediprotektado,
disvolvi grandskalan kaj plenampleksan mediprotektadon kaj surbaze
de la makroskopa administrado starigi ekonomian sistemon de malgranda
poluo kaj malgranda ekologia konsumado kaj redukti la damaghon de
la ekonomia disvolvigho al la ekologia medio. En la ekonomia disvolvigho
en orienta Chinio iam la kampara mediprotekto, prevento kaj redukto
de poluo en la chiutaga vivo postighis al la prevento kaj redukto
de la industria poluo, la ekologia konstruado postighis al la ekonomia
disvolvigho kaj la ekologia protekto postighis al la ekologia konstruado,
sed nun por la ekonomia disvolvigho en okcidenta Chinio oni devas
prizorgi samtempe la preventon kaj redukton de la industria poluo
kaj urban mediprotektadon, kamparan mediprotektadon kaj sintezan
bonordigon de urboj, ekologian konstruadon kaj ekologian protekton
kaj elstarigi la principon kun prevento kaj protekto sur la unua
loko. Fine oni devas apliki la progresajn administran sperton kaj
teknikon de orienta Chinio en la mediprotektado de okcidenta Chinio.
Revenu
|