Wen
Jiating el Anhui-provinco estis unika kamparano el la membroj de
la Tutlanda Komitato de la China Popola Politika Interkonsiligha
Konferenco (ChPPIK). Antau 10 jaroj li transprenis la estrecon de
la vilagho. Gvidate de li, la vilagho funkciigis plurajn entreprenojn
kaj la kolektiva aktivo kreskis de 0.54 miliono da juanoj al 40
milionoj da juanoj, sekve de tio la popola vivo de la tuta vilagho
rimarkinde bonighis. Wen Jiating estis elektita membro de ChPPIK.
Li alte taksis la honoron, donitan de la kamparanoj kaj ofte faris
enketon pri la problemoj de vilaghoj, kamparanoj kaj agrikulturo.
En la chi-foja sesio li vershis sian koron en la nomo de ordinaraj
kamparanoj.
Li
diris, ke la kamparanoj varme subtenas la shtatan politikon pri
agrikulturo. La politiko stabiligi la laukontraktan respondecan
produktan sistemon kaj plilongigi la kontrakton pri respondeca terkulturo
je pliaj 30 jaroj utilas al la kamparanoj en ellaboro de produktoplano
por longa tempo. La politiko acheti grenon de la kamparanoj je prezo
favora al ili solvis ilian malfacilon en vendo de greno. La reformado
de la imposto kaj aliaj pagigoj en vilaghoj malpezigis ilian sharghon.
Tamen
nun ankorau ne solvighis la problemo, ke la kamparana enspezo kreskis
malrapide. En iuj lokoj de Chinio la diferenco inter urboj kaj kamparo
pligrandighas. En 2001, en Anhui-provinco la pokapa enspezo de urbanoj
estis 5669 juanoj, dum tiu de kamparanoj nur 2020 juanoj. Kaj krome
la kresko de la kamparana enspezo estas malpli rapida ol tiu de
la urbana. Wen faris du proponojn pri reguligo de la agrikultura
strukturo, char ili estas tre utilaj al kresko de la enspezo de
la kamparanoj.
Unu
el liaj proponoj estis nuligo au redukto de imposto super lokaj
agrikulturaj produktajhoj por akceli reguligon de la agrikultura
strukturo, pliigi la kamparanan enspezon kaj antauenpushi reformadon
de la vilaghaj impostoj kaj aliaj pagigoj. Ni prenu Anhui-provincon
kiel ekzemplon. Tie la imposto de la lokaj produktajhoj konsistigas
20% de la agrikulturaj impostoj en la tuto kaj tia imposto estas
plenumata chefe en montaj regionoj, kie la ekonomio estas subevoluinta.
Tie la kamparanoj vivis malfacile kaj tia imposto malutilas al reguligo
de la agrikultura strukturo kaj pliigo de la enspezo de la kamparanoj.
Li proponis, ke la registaro faru la imposton de lokaj produktajhoj
sama kiel la agrikultura.
La
alia propono de Wen estas pliigo de la informa servado al kamparanoj.
Li diris, ke estas malfacile vendi agrikulturajn kaj flankokupajn
produktajhojn, kio katenas kreskon de la enspezo de la kamparanoj.
En la pasinta jaro en lia hejmloko oni havis richan rikolton de
akvomelono, sed la produktokvanto estis multe pli granda ol la bezono,
ke chiu kilogramo da akvomelono kostis nur 0.16 juanon. Pro manko
de merkataj informoj, la kamparanoj ofte suferas malprofiton. Li
deziris, ke la registaro asignu pli da monsumoj al informa servo
cele redukti la blindecon de reguligo de la agrikultura strukturo.
Li faris enketon pri uzado de interreto en sia propra vilagho. Li
opinias, ke vasta uzado de interreto estas tre utila al akiro de
informoj pri produkto kaj merkato.
Revenu
|