En
Chinio estas 60 milionoj da akciuloj. Viziti akcian borson estas
grava konsistiga parto en la ekonomia vivo de ordinaraj chinoj,
kaj la profesoroj kaj fakuloj, kiuj ofte pritraktas akcian problemon,
estas pli kaj pli multe atentataj de la publiko. Xiao Zhuoji, profesoro
de la Pekina Universitato, estas influa persono chi-flanke. Mi havis
kun li interparolon pri tiu problemo.
"En
2001 la akcia merkato grave falis en Chinio, la cirkulantaj akcioj
devalutighis je 600 miliardoj da juanoj kaj la akciuloj plejparte
suferis gravan perdon. Tio kauzighis de multaj faktoroj. Unue, en
la pasintaj jaroj la akcia merkato dilatighis tro rapide kaj ghi
devas esti reguligita teknike. Due, la rapida kresko de akcia merkato
reduktis la fidon de la akciuloj. Trie, oni firmigis kontroladon
kaj punadon de kontrauleghaj kapitaloj. Kaj krome, la plej grava
kauzo lau mi estas neracia prezo de transdono de la akcioj posedataj
de la shtato. La tri faloj de la akcia merkato ekde la mezo de 2001
rekte rilatis kun tio. La 22-an de oktobro la centra registaro decidis
chesigi tiun laboron kaj post tio la akcia merkato tuj resaltis."
Kial
la problemo estas tiel grava? Profesoro Xiao diris: "Tio estas
historia problemo, kauzita de la shtata politiko. Ghi estas neevitebla
en transiro de la planizita ekonomio al la merkata. Tamen ghi nepre
devas esti racia, ne devas kauzi perdighon de la shtataj havajhoj,
kaj sekve konsideri la toleremon de la popolanoj, ne chasi proksimajn
interesojn, sed fari utilon al la akciuloj. Se la akciuloj suferas
de perdo pro tio, la registaro devas iagrade kompensi la perdon
kaj fari leghojn. Oni devas transdoni akciojn de la shtato al la
akciuloj, per konvenaj prezoj, en konvena kvanto en difinita tempodauro."
Koncerne
disvolvighon de la china akcia merkato, profesoro Xiao turnis atenton
al renovigo de la sistemoj. Li diris, ke tio estas bazo por disvolvigho
de la akcia merkato en Chinio, char la china akcia merkato estas
ankorau en primara periodo kaj multaj politikoj devas esti perfektigitaj.
Nun internacie oni ghenerale samtempe entreprenas diversajn aferojn
de financo, kaj rompas la diferencon de entreprenado de banko kaj
valorpapera borso, tio estas nepra tendenco post membrigho de Chinio
al MKO. En la pasintaj jaroj jam malgrandighis la diferenco de entreprenado
de diversaj financaj aferoj kaj la shtato permesas al bankoj fari
iajn aferojn de borsoj kaj al borsoj fari tiujn de bankoj. Surbaze
de la principo de senkasheco kaj justo koncernaj departementoj de
Chinio certe malfermos kanalon por ke kapitaloj leghe kaj racie
eniru en akcian merkaton, tio estas bezonata ankau de la nova situacio
post membrigho de Chinio al MKO. Kaj krome, estas neevitebla la
eniro de eksterlanda kapitalo en la chinan akcian merkaton A, char
tio povas pliigi la bezonon de la akcia merkato, disvolvi ghian
skalon, akceli ghian disvolvighon kaj levi la nivelon de ghiaj reguligo
kaj internaciigo. Nun estas urghe bezonata fondo de fonduso kune
investata de Chinio kaj aliaj landoj kaj kompanio por administri
la investajhon."
Koncerne
malkashon de falsigo de pluraj akciaj kompanioj en 2001, prof. Xiao
diris, ke tio ne estas mirinda en la historio de la china akcia
merkato. Fraudo estis trovebla ankau en Usono, Britio kaj aliaj
evoluintaj landoj kaj la nenormalaj fenomenoj estas vaste ekzistantaj.
La akcia merkato de Chinio travivis pli ol 10 jarojn kaj oni devas
ne fermi siajn okulojn antau la problemoj, sed pliigi sian kontroladon
de ili por solvi ilin. Tio estas longatempa tasko. Ech en la tago,
kiam la akcia merkato farighos matura, oni ne devas malstrechi sian
kontroladon super ghi.
Revenu
|