Komitatanoj diskutas malnovajn paroltemojn

    En la chi-foja sesio la malnovaj paroltemoj estis denove diskutataj de la komitatanoj de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK). Sed remachante iliajn diskutojn, oni povas trovi, ke ili aldonis jam novajn vidpunktojn al la malnovaj problemoj. El tio oni povas vidi novajn shanghighojn de la situacio de la lando, la inklinon de la popolo kaj la novan tendencon de la socia progreso.

    La paroltemo pri "sinpreparo por aligho al la Monda Komerca Organizo (MKO)" turnighis al tiu pri "sinkonformigo al aligho al MKO". Dum la lasta sesio la komitatanoj pli multe diskutis pri la favoro, malfavoro, shanco kaj defio de aligho al MKO. Nun Chinio jam estas oficiala membro de la organizo kaj lau la projektoj de la komitatanoj oni rimarkis, ke la komitatanoj zorgis pri apliko de efikaj rimedoj por vizaghi al la aligho al MKO, turno de defio en shancon, utiligo de la favoro kaj evito de la malfavoro. Parto de la komitatanoj zorgis kiel observi la internacian principon, pluapashe shanghi la funkcion de la registaro, rapidigi reformadon de la sistemo de administra ekzameno kaj antauenpushi lauleghan administradon. Krome ili zorgis ankau pri tiuj problemoj, ekzemple kiel vizaghi al la internacia merkato, pushi la reguligon de la industria strukturo kaj levi la internacian konkurencan povon de la entreprenoj, kiel pluapashe profundigi la reformadon kaj starigi sistemon de socialisma merkata ekonomio.

    La paroltemo pri la Deka Kvinjara Plano turnighis de propono kaj konsilo por la bona komencigho de la plano en zorgadon de daura sana progreso de la nacia ekonomio dum la periodo de la Deka Kvinjara Plano. La Deka Kvinjara Plano bone komencighis en nefavora internacia ekonomia situacio, kio multe kreskigis la memfidon de la china popolo. Kiel vizaghi al la atako de la shtormo de la pli komplika kaj shanghighema internacia ekonomia situacio kaj teni dauran kaj stabilan kreskon de la ekonomio farighis chefa temo diskutata kaj zorgata de la sesio.

    "Agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj" chiam estis fokusa paroltemo de ChPPIK. En la chi-foja sesio la komitatanoj daure zorgis pri la reguligo de la agrikultura strukturo, pri malpezigo de la shargho de la kamparanoj kaj kreskigo de ilia enspezo. Krome ili zorgis ankau pri altigo de la internacia konkurenca povo de la china agrikulturo en la intensa konkurenco sur la internacia merkato, pri reguligo de la agrikultura strukturo konforme al la internacia merkato kaj altigo de la efiko de la agrikultura produktado. En la pasinta jaro la totala produktokvanto de greno de Chinio malmultighis kompare kun tiu de 2000, sed la enspezo de la kamparanoj kreskis je 4 pocentoj kompare kun tiu en 2000. Tio pruvis, ke reguligo de la agrikultura strukturo akiris unuajn sukcesojn.

    La paroltemo pri la reformado de shtataj entreprenoj turnighis de "sin liberigi de malfacilo en tri jaroj" al kulturo de nombro da grandaj entreprenoj posedantaj internacian konkurencan povon. En la pasinta jaro shtataj entreprenoj sukcese sin liberigintaj de malfacilo vizaghas al la situacio de intensa konkurenco de internacia merkato. Iuj komitatanoj opiniis, ke oni devas apliki rimedojn por kiel eble plej baldau altigi la internacian konkurencan povon de la chinaj industrioj kaj entreprenoj, ke la shtataj entreprenoj devas havi la konscion pri internacia konkurenco, starigi la tutmondan koncepton, kiel eble plej baldau ellerni utiligi la en- kaj eksterlandajn richfontojn kaj merkatojn kaj organike kombini "enkondukon" kaj "eliron" por potencigi la entreprenojn en la internacia konkurenco.

    La paroltemo "helpi kamparanojn elturnighi el malricheco" turnighis de solvo de la problemo de minimuma vivtenado de malrichaj kamparanoj al helpo al la tuta "malforta socia homgrupo". Chi-jare la komitatanoj zorgis pri plifortigo de helpo al la "malforta socia homgrupo" konsistanta el malrichaj kamparanoj, senlaboraj urbanoj kaj kamparano-laboruloj en la urboj kaj zorgis pri kuna bonhavigho de la tuta socio post richigho de parto de la popolo. La zorgo de la komitatanoj pri batalo kontrau korupto kaj pledo por honesta administrado kaj kredindeco estis fokusigita sur kompletigo de legho-sistemo kaj starigo de kredindeco por trovi radikalan solvon.

    Malnovaj paroltemoj de ChPPIK enkorpigis novan signifon, kio spegulis progreson kaj evoluon de la socio.

 

Revenu