Posttagmeze
de la 7-a de marto okazis dua kunveno de la Kvina Sesio de la Naua
Tutlanda Komitato de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco
(ChPPIK). 12 komitatanoj faris paroladon en la kunveno rilate ekonomian
konstruadon, loghantaron, richfontan medion k.a. gravajn aferojn.
Rilate
altigon de enspezo de la kamparanoj kaj rapidigon de modernigo de
agrikulturo, la komitatanoj diris, ke la unika solvo por altigi
enspezon de la kamparanoj estas reciproka stimulo de la unua, sekundara
kaj terciara industrioj en la kamparo. Por rapidigi modernighon
de agrikulturo, oni devas imiti la farojn de la kamparo de marbordaj
regionoj, kaj en grandarea cedo de kampoj al forstumado en la okcidentaj
provincoj oni devas konsideri la interesojn de la kamparanoj en
longa estonteco.
Pri
stimulo kaj konsultigho por la popola investo kaj reformado de divido
de dividendo, la komitatanoj opiniis, ke oni devas instigi la socian
investon kaj efike utiligi la popolan kapitalon, ke la registaro
devas turni la politikon de makrokontrolo al kreskigo de la homgrupo
de meza enspezo.
La
komitatanoj diskutis ankau pri la situacio de la fabrikado de Chinio,
la socia kredita sistemo de la tuta lando, la sekureco kaj protektado
de la socio de Chinio.
Parolado
en tia kunveno estas grava formo por la komitatanoj en plenumo de
ilia devo kaj demokratia rajto, tial ChPPIK estas nomata la plej
granda demokratia forumo.
Revenu
|